Torralba de Ribota

municipo en Zaragozo

Torralba de Ribota [toRALba deriBOta] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Torralba de Ribota estas etimologie komprenebla kiel Blanka Turo de Ribota, kie Ribota aludas al la apuda rivero. Tiukadre blanka turo aperas en la municipa blazono.

Torralba de Ribota
municipality of Aragon

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo50311
Demografio
Loĝantaro176  (2023) [+]
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 41′ U (mapo)41.416666666667-1.6858333333333 [+]
Alto625 m [+]
Areo32,526072 km² ( 325 2.6 072 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Torralba de Ribota (Provinco Zaragozo)
Torralba de Ribota (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Torralba de Ribota
Torralba de Ribota (Hispanio)
Torralba de Ribota (Hispanio)
DEC
Situo de Torralba de Ribota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralba de Ribota [+]
vdr

Geografio

Panoramo.

Torralba de Ribota estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Aniñón norde kaj Calatayud sude kaj Cervera de la Cañada okcidente.

La loĝloko Torralba de Ribota mem estas je 92 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 625 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ribota.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 inter Sorio kaj Calatayud. La plej proksima loĝloko estas Cervera de la Cañada ĉe tiu ŝoseo.

Historio

Gotika altaro en la interno de la preĝejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Dum jarcentoj, la rivero Ribota estis limo inter Aragono kaj Kastilio, pro kio oftis militoj inter ambaŭ regnoj, kaj ankaŭ Torralba suferis ekzemple dum la Milito de la du Petroj, meze de la 14-a jarcento. Tiukadre oni konstruis fortikecan preĝejon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aniñón kie oni malaltiĝis el 676 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 163 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la gotik-mudeĥara preĝejo de Sankta Felikso, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ

Bildoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj