Tramacastilla

Tramacastilla [tramacasTIlja] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Tramacastilla
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo44112
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro109  (2023) [+]
Loĝdenso4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 34′ U (mapo)40.4307683-1.5741016 [+]
Alto1 260 m [+]
Areo24,814261 km² ( 248 1.4 261 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Tramacastilla (Provinco Teruelo)
Tramacastilla (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Tramacastilla
Tramacastilla (Hispanio)
Tramacastilla (Hispanio)
DEC
Situo de Tramacastilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tramacastilla [+]
vdr
Panoramo el sudo.

Geografio

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Tramacastilla estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la komarko, kaj estas ĉe la limoj kun la provinco Gvadalaĥaro.

Ĝi estas sur tre montara areo, komunikata laŭ provinca ŝoseo TE-73 sudokcidente al Villar del Cobo kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1512 oriente al Torres de Albarracín, sude al Royuela, kaj norde al Noguera de Albarracín.

Historio

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 105 loĝantoj.

Bildoj

Vidu ankaŭ

Notoj