Velilla de Cinca

Velilla de Cinca [beLIlja deZINka] (Vilella de Cinca en kataluna) estas municipo de Hispanio, en la nordocentro de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Velilla de Cinca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo22528
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro497  (2023) [+]
Loĝdenso30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 0° 16′ O (mapo)41.58683650.26202710000001 [+]
Alto126 m [+]
Areo16,542802 km² ( 165 4.2 802 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Velilla de Cinca (Provinco Ŭesko)
Velilla de Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Velilla de Cinca
Velilla de Cinca (Hispanio)
Velilla de Cinca (Hispanio)
DEC
Situo de Velilla de Cinca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velilla de Cinca [+]
vdr

Geografio

Ĝia municipa teritorio estas en la nordocentro de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorio de Fraga kaj sude de tiuj de Ballobar kaj de Zaidín. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Velilla de Cinca (126 msm) estas je 92 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la dekstra bordo de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo kiu komunikas Ballobar kun Fraga, dum trans la rivero Cinca paralele iras la regiona ŝoseo A-1234, kiu ebligas komunikadon kun Ballobar nordokcidente kaj Fraga sudoriente.

Historio

Ermitejo de Sankta Valero.

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝloko Almudáfar. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al monaĥejoj, militordenoj kaj senjoroj, inter kiuj menciindas Ramón de Moncada kaj la monaĥejo de Abengania. En 1610 ĝi apartenis al monaĥoj "frades de Bingaña, en Cataluña"​. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Velilla de Cinca: oni malaltiĝis el 993 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 476 loĝantoj.

Aktualo

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco ĉe la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Velilla de Cinca estas unu el la lokoj de la provinco en kiu oni parolas la katalunan, fakte tre apartan lokan dialekton de la kataluna. Bazan instruadon oni faras en la hispana, kaj oni enkondukis katalunan en la mezlernejo.

Demografio

Demografia evoluo
1900191019301940195019601970198119861992199920042022
980993851818823760658569556519478441476

Vidindaĵoj

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo baroka de Sankta Laŭrenco.
  • Ermitejo de Sankta Valero.
  • Romia nekropolo poste uzata kiel vilao.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj