Villoruela

Villoruela estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Villoruela estas tradukebla etimologie al Orkolora Vilaĝeto aŭ eble estus aludo al Sankta Oria, de sama etimologia deveno.

Villoruela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo37338
Demografio
Loĝantaro738  (2023) [+]
Loĝdenso43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 24′ U (mapo)41.008055555556-5.3944444444444 [+]
Alto823 m [+]
Areo17,27 km² (1 727 ha) [+]
Villoruela (Provinco Salamanko)
Villoruela (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Villoruela
Villoruela (Hispanio)
Villoruela (Hispanio)
DEC
Situo de Villoruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villoruela [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 763 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Arabayona de Mógica, oriente kun Villoria, sude kun Babilafuente kaj okcidente kun Aldearrubia. Ĝi distas 26 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj artmetio de vimenplektado pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ