Moi olen 23v Turkulais opiskelija.

Muuta

Babylon
de-2Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
enThis user is a native speaker of English.
fr-1Cet utilisateur peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
zh-1該用戶能以基本中文進行交流。
该用户能以基本中文进行交流。
ru-1Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке начального уровня.
fiTämän käyttäjän äidinkieli on suomi.
eo-3Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
es-2Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
Etsi käyttäjien kieliä

Foje Zamenhof opiniis la internacian lingvon suficha kondicho por la efektivigo...

Bonjour,

Beaucoup de ceux qui prennent en compte l'accessibilité de leur site prévoient une page "Politique d'accessibilité", une page qui est réellement utile comme le confirme le témoignage de cet utilisateur qui apprécie de trouver comme premier lien celui qui conduit à la page "Politique d'accessibilité".Mais bien rédiger cette page n'est pas si simple. Gez Lemon (Juicy Studio), expert anglais, a publié le résultat de ses réflexions dans l'article Writing a Good Accessibility Statement.Avec son accord, j'ai publié la traduction de l'article dans les Publications du Hub, je vous invite à le lire.

Comme Gez le signale dans les commentaires, son but n'était pas de rédiger un modèle mais de fournir une piste de réflexion... il avoue d'ailleurs ne pas connaître de bon exemple.Je rejoins son avis lorsqu'il parle de l'éducation des utilisateurs : très peu connaissent vraiment les ressources de leur outil (navigateur ou aide technique) et n'en tirent pas le meilleur parti possible, se contentant bien souvent de la configuration par défaut. La page "Politique d'accessibilité" peut contribuer à cette éducation.


PS : merci à Gez pour le lien vers la traduction du Hub B)

La celo de la internacia lingvo


Kontribuo al la racia kompreno de la „interna ideo”


Helmuto Velger


„Ideoj“ en la hodiaua neplatona, subjektivisma senco de la vorto trovighas en la pensado de la homo. „Ideon” lau tiu senco lingvo kompreneble ne povas havi, char ghi ja ne estas pensanta subjekto. Sed Zamenhof uzis la nocion „ideo“ ne en tiu malvasta, sed en pli vasta, eventuale metafora senco, nome kiel sinonimon au metaforon por la idea celo de Esperanto. (Iomete tio memorigas ankau la difinon de Descartes kaj Locke: la „esenco“ de afero, kiu samtempe estas pensata kiel ties prabildo, modelbildo, al kiu ghi en la realo nur neperfekte kongruas).


Komuna al diversaj formuladoj de la "interna ideo” estas plurshtupa celsistemo: rekta celo estas, krei neutralan lingvan fundamenton, ponton inter diverslingvanoj; nure malrekta kaj supera celo estas la ghenerala interkomprenigho inter la popoloj; supera celo de tia interkomprenigho finfine estas mondo, en kiu regas amo, vero kaj justeco. Jen speco de kosmopolita humanismo, nekontesteble staranta en la tradicio de europaj spirithistoriaj tendencoj. Foje Zamenhof opiniis la internacian lingvon suficha kondicho por la efektivigo de tiuj superaj celoj, poste li opiniis ghin nur necesa kaj fine - realisme - nur kunhelpa kondicho. Kiom ajn granda au malgranda la kontribuo estos, kiun Esperanto povas doni al la atingo de tiaj ambiciaj malrektaj superaj celoj, la rekta kaj praktika signifo de la „interna ideo“ estas nur la celdifino de Esperanto kiel


pontolingvo, t.e. internacia lingvo


lau la Zamenhofa senco de la vorto. Tio signifas, ke, kvankam la nocio "ideo” - certe ne neintence - elvokas ideoasocion de la tuta filozofa fono, ghi praktike estas nur sinonimo de la sobra nocio "celo”.


Sed kial "interna”? Kiasence la celo povas esti "en” la afero? Nu, la funkcio kiel ponto estas pli ol iu ekstera celdifino, dedicho; char ghi precize determinas la konstruplanon, la profilon de la ecoj de Esperanto, kiel mi provis montri en mia artikolo pri la „starigo, konkretigo kaj pezotaksado de planligvaj kvalitkriterioj che Zamenhof“. Zamenhof metis la Unuan Libron, kiu ne hazarde portas la titolon "internacia lingvo”, sub la moton: "Por ke lingvo ighu mondlingvo, ne sufichas nomi ghin tia” (akcentado de Zamenhof mem). La tuta Unua Libro ja te­mas pri la celservaj ecoj, kiujn devus havi tia lingvo. La taugeco por certa celo, chi tie do estas planita strukturelemento, la difino "internacia lingvo” materiighas kaj ob­jektivighas kvazau interne de la lingvostrukturo. "Interna Ideo” oni povus traduki tute sobre kaj nemetafore kiel


"strukturimanenta celo”


Plie, ne nur la kvalito, la ecprofilo de Esperanto, sed jam ghia tuta ekzistado esprimas kaj respegu­las la ideon de internacia lingvo, de pontolingvo. Ghi estas ghia tuta ekzistokialo. - Se iu afero havas celkonforman strukturon, tiam ghi havas ankau strukturkonforman celon.


Personaj celoj povas distingighi de la destino de iu objekto au instrumento lau ghia konstruplano. Oni ne konfuzu ambau aferojn. Ni prenu simplan ekzemplon: Kuirpoto estas instrumento por pre­tigi manghajhojn; tio estas la en ghi materiighinta destino, al tiu destino devas konformi ghia ecoprofilo. La personaj celoj de iu uzanto povas konformi al tiu destino, al la "interna ideo” de la poto, sed ili ankau povas malkonformi al tiu ideo. Oni ja povas uzi la kuirpoton same kiel florvazon, kiel pispoton (fi!) au kiel shirmkaskon. Oni povas per ghi bati najlon en la muron. Plej mal­bonokaze, oni povas uzi ghin kiel armilon, por mortbati iun. Lau la vidpunkto de bona dom­mastrino tiaj uzmanieroj estas destinomalkonformaj misuzoj, kaj apenau unu homo kontrauus al shi.


Teorie ni povus konstrui ekzemplon de ghisosta fizikisto, kiu diras: „Sensencajho! Celoj chiam plene estas subjektivajhoj; ili ne ekzistas en la fizikaj fenomenoj. Mi ekzakte esploris la poton, ech per rastroelektronmikroskopo, kaj mi trovis ech ne spuron de iu destino en ghia interna strukturo.”


Jen li pravas. Sed poto ja ne estas nur fenomeno de la fizika sfero, sed ankau de la sfero de homa agado, en la "regno de la celoj”, kiel Kantio nomis tiun. Nur en tiu sfero la destinoj ighas rekoneblaj, legeblaj el la afero mem. Sed analizo per rastroelektronmikroskopo estas blinda je celoj; io analoga validas ankau por gramatikaj strukturanalizoj. Krome oni memorigu chi tie eble pri grava diferenco inter la bazaj sciencoj kaj la aplikitaj sciencoj: La un­uaj lau metode tute flankelasas chiujn celojn (krom la celo de la ekkono mem), dum la lastaj estas difinitaj ghuste per celoj. Tiu, kiu alkutimighis al bazascienca perspektivo, foje eble trovos malfacile, akcepti la chi tie konvenan teknologian starpunkton de la aplikitaj sciencoj.


Resume oni povas diri: chu Esperanto havas "internan ideon”, tio dependas de la difinoj de la nocioj "Esperanto” kaj "ideo”:

• Chu "ideo” signifu nur kogniciojn, au ankau la strukturdeterminan destinon kaj celon de instru­mentoj?

• Chu "Esperanto” signifu nur iun lingvon, lau la kutima lingvoscienca senco de la vorto, au lingvoforman sociteknikan specialinstrumenton, strukture destinitan por transponti lingvomal­samecon, t.e. internacian lingvon?

Tio estas afero de difino kaj gusto, demando de la perspektivo. Tiel facile povas ekesti kverelado pri la „barbo de l’imperiestro” (sencenca kverelo), char kompreneble tiuj, kiuj preferas bazasciencajn prenskutimojn kaj/au al kiuj la sociteknika destino de Esperanto estas suspekta, preferas tiajn difinojn, kiaj ignoras la sociteknikan dimension, dum idealistoj kaj filantropoj sur la vojoj de Zamenhof preferas difinojn, kiuj entenas tiun dimension. La kverelado pri la interneco de la destino pro tio almenau parte estas ideologia kverelado, kiu kashas sin malantau difinkverelado, maskita kiel sciencteoria debato. Tio estigas grandan konfuzon.


Cetere, jam la nocio „planlingvo” nerefuteble indikas la celitan strukturan celkonformecon de la lingvo. Por kio oni planu, se ne por certa celo? „Sencela planado” estus „contradictio in ad­jecto” (Latine por kontraudiro en si mem, ekz.: ronda kvarangulo, viandvora vegetarano, ktp. Planlingvo estas ankau kaj antau chio porcela lingvo. Speco de lingva porcela konstruajho. La nocio „planlingvo” nerekte jam fontas je Zamenhof (rigardu „Esenco kaj estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia”). Kaj kiujn celojn havis la lingvoplananto Zamenhof, pri tio ja vere ne eblas dubi.


Nun iom pri la demando de la norma valideco de la „interna ideo”: Mi ne asertas, ke la tuta „interna ideo” inkluzive la ambiciaj superaj celoj estas ricevinta iun oficialan autoritaton por la Esperantistaro. Tion mi asertas nur por parto de tiu ideo. Certa (iom malgranda) parto eksplicite oficialighis, nome per la §2 de la Bulonja Deklaracio je la 9a de augusto 1905. §2 difinas unue la nocion „esperantismo” kiel „peno pri la disvastigo de la neutrale-homa lingvo”, plue la normo priskribas gravajn partocelojn de tiu lingvo: Ne entru­dante sin en la internan vivon de la po­poloj kaj neniom ce­lante elpushi la ek­zistantajn lingvojn naciajn,

• doni al la homoj de diversaj nacioj la eblon komprenighadi inter si,

• servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj ba­talas inter si pri la lingvo,

• servi por la publikigado de tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popo­loj.

Tiuj ekzakte estas la rektaj celoj, kiuj estas resumeblaj en la nocioj „internacia” au „pontolingvo”. Tamen tiuj partoj de la „interna ideo”, kiuj ne eksplicite enkorpighis en la §2 - do ghuste la grandaj superaj celoj -, rolas lau §2 frazo 2 kiel „privataj”: „chiu alia ideo au es­pero … estos lia afero pure privata …“ La inversiga konkludo, ke la antaue nomitaj celoj estas ghuste ne privataj, sed oficialaj, estas normative nerefutebla. Tiu oficialigita parto el la homfra­tiga ideo estas ne tiom ambicia, ke oni devus timi ghin.


Estas ech plia norma bazo por la oficiala valideco de la objekta destino „pontolingvo”: je iom kashita loko, nome en la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko, la nocio „internacia lingvo” ekspli­cite estas uzata. Tiel ghi, lau sia tuta enhavo, partoprenas la normativan validecon de la Fundamento. Kiel jam eksplikite, la nocio „internacia lingvo“ ne estas nur nomo - Zamenhof ja metis la Unuan Libron sub la moto: „Ne sufichas nomi lingvon internacia, por ke ghi estu tia” (akcentado de Zamenhof mem). Tio signifas, ke „internacia lingvo” estas funkciopriskribo, kiu povas esti pravigita nur per funkcikonformaj ecoj. Kaj ekzakte pri tiuj ecoj ja temas la tuta Unua Libro, tiel ke estas tute sendube, pri kio celas la nocio „internacia lingvo”.


§5 de la Deklaracio fiksas: „Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas la ling­von Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas.“ Tio ne argumentas kontrau objektointerna destino; mi atentigas pri la kuirpota ekzemplo kaj la diferencigo inter personaj kaj objektaj ce­loj.


Sed kion praktike signifas la oficialigo de la pontofunkcio de Esperanto, se chiu Esperantisto lau §5 de la Bulanja Deklaracio same oficiale rajtas uzi ghin al lavole, ech kontraudestine? Chu do ne temas pri senfunkcia normo? Tute ne, char la normo postulas chiukaze, ke Esperanto lau ghia interna strukturo (oni denove pensu pri la kuirpota ekzemplo) chiam restu konforma al ghia objekta destino, kiel interkompreniga ponto inter diverslingvanoj. Surbaze de tiu normo la profilo de postulataj ecoj de Esperanto, kiun mi provis priskribi, estas aktuale deviga; ghi devas determini la plievoluon de vortaro kaj stilo. Tiu normo estas deviga por devigas la Akademio, ech por chiu unuopa Esperantisto. La interna ideo, oficialigita en §2 de la Bulonja Deklaracio, do estas grava norma bazo de la preskriba Esperantologio, la plej baza gvidlinio de la konstanta lingvoplanado.