Los Rábanos [losRAbanos] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco. La loknomo Los Rábanos estas etimologie komprenebla kiel La Rafanoj kaj tiukadre estas tri rafanoj sur verda fono en la municipa blazono.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 101,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 465 loĝantojn. Ĝi apenaŭ perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo, sed iom supreniris en la 1970-aj jaroj, kaj poste malsupreniris.
Ĝi distas 9 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Los Rábanos, Miranda de Duero, Navalcaballo kaj Tardajos de Duero.
En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 24 hektaroj, nome 1 % de la teritorio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, horloĝturo, ermitejoj, blazondomoj kaj groto kun prahistoriaj restaĵoj.