Smeralda Tabulo
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
اللوح الزمرذ | |
---|---|
![]() | |
tabuleto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hermeso Trismegisto |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La smeralda tabulo aŭ smeraldeta (latine: tabula smaragdina) estas saĝa teksto kiu, laŭlegende, estis retrovita en Egiptio antaŭ la kristana erao. Oni serĉis, senrezulte, la supozitan originan greklingvan tekston. Ĝi konsistas el 15 sentencoj tre malfacilajn pro la kompreno: oni diris ke en ili estas entenata la tuta scienco de la mondo.
La teksto estis enĉizita sur smeralda plato kaj estis tradukita el la araba lingvo al la latina 1250[1]. Ĝi reprezentas la dokumenton plej faman inter la hermetikismaj verkoj kaj estas atribuata al Hermeso Trismegisto. Ĝi aperis unuafojon en presa versio en De Alchemia di Johannes Patricius (1541).
Onidira tradicio sugestas ke Hermeso enĉizis la tabulajn vortojn sur verda smeralda plato per diamanta pinto, kaj ke ĝin malkovris Apolonio de Tiano aŭ Aleksandro la Granda [2] [3]
Teksto esperantigita:
La senmensoga vero, certas kaj treveras.Kio staras malalte estas kiel kio altaskaj kio altas kiel kio malaltas por fari la miraklojn de la aĵo sola.Kaj ĉar ĉiuj aĵoj estas kaj devenas el unu,per la perado de unu solo,tiel ĉiuj aĵoj naskiĝis el tiu sola aĵopere de adaptiĝo.La suno estas ĝia patro, la luno ĝia patrino,la vento ĝin portis al lia sino,la tero estas ĝia nutristino.La patro de ĉiu, la celo de la tuta mondo estas tie ĉi.Lia forto aŭ potenco estas integra se estas konvertita al tero.Disigu la teron el la fajro, la maldikan el la dikadolĉe kaj kun granda industriemo.Supreniras el la Tero al la Ĉielo kaj denove malsupreniras al TeroKaj ricevas la forton el la superaj kaj malsuperaj.Per tiu ilo vi havos la gloron de la tuta mondokaj pere de tio la mallumo forfuĝoj de vi.Temas pri la forta forto de ĉiu forto:ĉar ĝi venkos ĉiu aĵo maldika kaj penetros ĉiun aĵon solidan.Tiel estis kreita la mondo.El tio estos kaj devenos miregaj adaptiĝoj,kies mondo estas tie ĉi.Okazas tial ke mi estas nomata Hermeso TrismegistoĈar posedanta tri erojn de la filozofio de la tuta mondo.Kompleta estas tio kion mi diris pri la agado de la Suno.
Jam epoke de Renesanco la Tabulo estis objekto de studo kaj traduko flanke de Marsilio Ficino.[5]
Titus Burckhardt (1908-1984) ĝin citas en sia libro Alchimia, significato e visione del mondo.[6]
La germana Thorwald Dethlefsen (1946-2010) dediĉas al la Tabulo ĉapitron de sia libro Schicksal als Chance.