Akko aŭ Akreo[1], en mezepoko ankaŭ Ptolemais, hodiaŭ oficiala hebreeעכו‘Akkô, Arabeعكّا‘Akkā (ankaŭ: Acre, Accho, Acco, Hacco), estas malnova havenurbo en Galileo, en norda Israelo. (Geografia situo: 32°55' N, 35°05' O).
La malnova havenurbo situas sur teretendaĵo ĉe norda rando de la golfo de Ĥajfo kaj estas loĝata precipe de araboj. La nova urboparto estas loĝata fare de judoj.
En la urbo gravas nun la industrio, precipe produktado de feraĵoj. La urbo havas ankaŭ fervojon en la linio Nahariyya - Ĥajfo.
Oni malkovris en 1994 la tunelon de la templanoj, kiu estas vizitebla ekde 1999. La tunelo estis konstruita en la 12-a jarcento kaj kondukas de la iama fortikaĵo al la maro (katakombo).
En tiu urbo, de kiu la urbestro Shimon Lankry diras ke ĝi estas 'simbolo de kunvivado', okazas la Arabeska Festivalo (angle: Arabesque Festival) kiu arigas judojn kaj arabojn por kune muziki kaj al kiu partoprenis ekzemple la multlinge kantanta Sarit Hadad (שרה חודדטוב), stelulino de orienta muziko[2].
Post la muslima okupo de Jerusalemo en 1244, Akkon estis la lasta apogpunkto de la krucmilitistoj, ĝis ĝi la 18-an de majo de 1291 estis finfine perdita por la krucmilitanoj.
En la 18-a jarcento estis konstruita la nuna fortikaĵo sur la bazoj de la krucmilitista fortikaĵo fare de paŝao al-Ĝazar, la tiama guberniestro de Damasko La laboron komencis la beduina gvidanto Dahar Al-Omer, kiu fondis propran reĝlandon.
En 1799 okupis la urbon por 61 tagoj Napoleono la 1-a. Pri tio memorigas la restintaj kanonoj sur la fortikaĵa muro.
Bahá'u'lláh, la profet-fondinto de la Bahaa Kredo, ekziliĝis de Adrianopolo al Akko en aŭgusto 1868, kune kun sia familio. Li mortis kaj entombiĝis tre apude ĉe Bahjí en 1892[3].
La urbon okupis la 17-an de majo en 1948 (tri tagojn post la sendependiĝa deklaro de Israelo) la Hagana, juda terorisma grupo, forpelinte la arabajn loĝantojn.
En 2001 la malnova urbo estis deklarita Monda Kulturheredaĵo fare de UNESCO. 15 kilometrojn de la urbocentro situas la nacia arkeologia parko Akzivo, kies plej maljunaj antikvaĵoj elfontas de Meza Kanaano (bronzepoko).
En la somero de 2006, Akko estis daŭre bombardita per misiloj pafitaj el Libano de la Hizbulaho, mortiginte dekojn.
Akko, kiel proksima Ĥajfo, estas sankta loko kaj pilgrimejo por la bahaaj kredantoj de la mondo. La Tombo de Bahá'u'lláh en Bahjí ekster Akro estis aldonita al la Listo de Monda Heredaĵo en 2008 kune kun la Tombo de Báb en Ĥajfo kun ĝiaj 19 terasoj kaj ĝardenoj. Shoghi Effendi, patrono de la Bahaa Kredo (1921-1957) naskiĝis en Akko.