Ĉefministro de Alĝerio

La Ĉefministro de Alĝerio estas la registarestro de Alĝerio.

Ĉefministro de Alĝerio
Abdelaziz Djerrad
publika posteno
premiero
Komenco27-a de septembro 1962 vd
Lando(j)Alĝerio vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Li estas nomumita de la Prezidento de Alĝerio, kun aliaj ministroj kaj membroj de la registaro kiujn la nova Ĉefministro rekomendas. La Popola Nacia Asembleo devas aprobi la leĝaran programon de la nova registaro aŭ la Asembleo estas dissolvita kaj la ĉefministro devas rezigni.

Ne estas konstituciaj limigoj al la regotempo de la ĉefministro. La plej longa regotempo estis tiu de Mohamed Ben Ahmed Abdelghani, kiu funkciis el 1979 al 1984.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj