Michael Becker

Michael BECKER (naskiĝinta la 24-an de januaro 1952 en Salcburgo) estas aŭstra etnologo direktorinte dum ne tute tri jardekoj ĉe Etnografia muzeo de Großgmain.

Vivo

Becker studis ĉe la universitato de Innsbruck eŭropan etnologion, arthistorion kaj filozofion kaj doktoriĝis pri historiaj nuptaj moroj en Salcburgio. Ankoraŭ Insbruke li praktikajn spertojn gajnis laborante ĉe ORF kaj la altlernejo. Inter 1979 kaj 1982 li estis universitata asistanto antaŭ dungiĝo fare de la salcburga landa registaro estante referendario pri flegado de enpopolaj tradicioj kaj kutimoj. En 1988 oni nomumis lin estro de la konata subĉiela muzeo en Großgmain havante 50 hektarojn.

Por Becker gravis enhava pligrandigo de ĝi kaj plibonigo organizada. Li do ne nur rapidigis havigon de novaj objektoj sed ankaŭ modernigis la infrastrukturon, okupiĝis pri efika muzedidaktiko, starigis stokejon, eldonis faklibretan primuzean serion, ŝanĝis de tempo al tempo erojn de muzeo je ĝenerala okazigejo kaj sprite elpensis la furorigan veturadon de enmuzea fervojo por povi transporti vizitantojn ene de ĝi.

Dankon pri bona laboro ne nur esprimis la signifa kresko de la nombro de la vizitantoj[1] sed ankaŭ la ajuĝo (en novembro 2016) de la Honora pokalo de Salcburgio (Ehrenbecher des Landes Salzburg)[2] pro egaj meritoj pri popolkulturo kaj regiona historio. Becker retiriĝis en januaro 2017.

Posteulo fariĝis Michael Weese.[3]

Verkoj (elekto)

  • kun Monika Gaurek: Das Salzburger Freilichtmuseum in Großgmain, 2002

Fonto

Notoj