Vikipedio:Administrantoj

La balailo estas simbolo de la administrantoj
Kelkaj administrantoj de la Vikipedio en Esperanto: Blahma, DidiWeidmann kaj KuboF

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas "la rajton de sistema administranto". La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administrantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Kapabloj de administrantoj

Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj aŭ ne plu utilaj paĝoj (eĉ privataj .js kaj .css)
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj, IP-adresaroj aŭ kontoj de vandaloj
  • Protekto kaj malprotekto de paĝoj (tiam nur registriĝintaj uzantoj aŭ nur administrantoj plu rajtas redakti ilin)
  • Redakatdo de komunaj kaj privataj .js kaj .css paĝoj
  • Esplorado de la datumbazon per SQL

La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikipedio funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo

  • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
  • Ŝlosi kaj malŝlosi paĝojn. Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj – por pliaj informoj vidu Vikipedio:Reguloj por ŝlositaj paĝoj.

Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj

  • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikipedio:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke apartigilo malhelpas ĉe alinomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Alifoje oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialon, kiu malobeas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.
  • La administrantoj povas forviŝi bildojn. Ili povas ankaŭ restarigi ilin, se ili estis forigitaj post la 16a de junio 2006.

Revenigado de ŝanĝoj

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de malsamoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la ligilo en jena formato: "malfari ĉiujn redaktojn de la uzanto". Per klako al tiu ĉi ligilo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris alia uzanto, kaj la ŝanĝo estas markita kiel "redakteto" ("e") kun resumo, kiu tekstas: "Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono."

Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj

  • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Ekz.: https://www.search.com.vn/wiki/index.php?lang=eo&q=Speciala%C4%B5o:Kontribuoj&target=Vandal&bot=1 . Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligilo por malfari la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto reveniganta la antaŭan staton kaŝitaj en la implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estos signita per atributo "robot"). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de observataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligilon "montru robotojn". Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum malfarado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

Forbarado de uzantoj (estis: Blokado kaj malblokado de uzantoj)

La administrantoj povas:

  • forbari IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantonomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • repermesi la forbaritajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantonomojn
Vidu ankaŭ la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj kaj la forbarprotokolon de antaŭaj forbaroj. (Antaŭe uziĝis la nocioj bloki kaj (mal)blokado.)

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzantointerfaco de redaktado per paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.
  • En tiu ĉi nom-spaco ekzistas ankaŭ la paĝoj MediaWiki:Vector.css kaj MediaWiki:Vector.js, kaj pliaj paĝoj kun finaĵoj .css kaj .js, per kies redakto eblas ŝanĝi la CSS-stilon kaj ŝanĝi aŭ aldoni JavaScripton, kiuj estas uzata en la Vikipedio. Ekde jaro 2018 kutimaj administrantoj ne plu rajtas redakti tiujn paĝon. Anstataŭe estas postulata aparta rajto "interfaca administranto".

SQL-demandoj

Administrantoj ne plu kapablas fari tion.

  • Se tio estas permesita en la sistema agordo, povas la administrantoj fari rektajn SQL-demandojn (nur legajn) al la datumbazo. Tiu ĉi eco estas kutime malpermesita pro komput-povaj kialoj.

La ceteraj niveloj de aliroj

Krom la aliro "administranto" ekzistas en la programo MediaWiki kelkaj aliaj niveloj de aliro – ĉi tie vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povoj; la administrantoj apartenas tuj post la registritajn uzantojn:

Registritaj uzantoj

Normalaj uzantoj (inkluzive de la vizitantoj, kiuj ne registriĝis) povas fari plimulton da agoj, inkluzive de tiuj la plej gravaj, nome redakti la artikolojn kaj helpi kun bontenado de la Vikipedio.

Sed nur la registritaj uzantoj povas alŝuti datumarojn kaj alinomi la paĝojn. Por registriĝi vidu Specialaĵo:Userlogin.

Burokratoj

Burokratoj estas administrantoj kun specialaj rajtoj, burokratoj povas ŝanĝi la ceterajn uzantojn al la stato de administrantoj (sed ne depreni la staton de administranto). Atribuado de la rajto estas registrata en la Libro de la administrantoj kun specialaj rajtoj.

Stevardoj

La uzantoj kun la rajtoj de Stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantorajtojn de ajna uzanto en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj signi uzantojn per la atributo "robot". Ilia agado estas registrata sur meta:Special:Log/rights. Postuloj pri ilia helpo apartenas al la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras la agadojn, kiujn povas fari la loka administranto kun specialaj rajtoj (burokrato).

Evoluigantoj

La plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de Wikipedia (la tuta multlingva Vikipedio, do inkluzive de la Esperanta Vikipedio). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo).

Reguloj pri administrantigo kaj maladministrantigo

Plibonigeblaj reguloj laŭ proponoj el la diskutpaĝo.

Administrantigo

Se vi volas kandidatiĝi, menciu vian nomon sur la koncerna paĝo. Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato.

Maladministrantigo

Jen paĝo por superrigardi maladministrantigojn.

Maladministantigi uzanton povas stevardo laŭ peto de la Esperanta vikipedia komunumo en jenaj kazoj :

  1. Se iu administranto mem deziras eksoficiĝi, tion li rajtas fari sen baloto. Li nur menciu tion sur tiu ĉi diskutpaĝo. Lia maladministrantigo okazos du semajnojn post la anonco, kondiĉe ke li ne malkonfirmis la anoncon dum tiu periodo.
  2. Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, iu ajn vikipediisto rajtas proponi lian maladministrantigon. La plendanto iniciatu baloton sur la koncerna paĝo kaj prezentu klarajn argumentojn. Li cetere kaj devige anoncu la baloton en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita administranto. Post du semajnoj, la administranto estu eksigita se estas pli ol 50% da malfavoraj voĉdonoj.
  3. Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo.[noto 1] La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton.

Nunaj administrantoj

La nuntempaj administrantoj ĉe la Esperantlingva Vikipedio estas:

UzantonomoPersona nomoFamilia nomoAliaj rajtojStatuso ekdeLando
1Blahma (d k RK @)MarekBlahuš15/05/2012  Ĉeĥio
2Gamliel Fishkin (d k RK @)GamlielFiŝkin26/05/2016  Rusio
3KuboF Hromoslav (d k RK @)MichalMatúšov18/02/2013  Slovakio
4Narvalo (d k RK @)22/09/2005  Hungario
5Salatonbv (d k RK @)15/08/2014  Japanio
6ThomasPusch (d k RK @)ThomasPuschBurokrato02/04/2010  Germanio
7Tlustulimu (d k RK @)RenéPhilippBurokrato11/07/2008  Germanio
8Yekrats (d k RK @)ScottStarkey17/08/2005  Usono
9LiMr (d k RK @)Burokrato01/07/2019  Ĉeĥio
10Kani (d k RK @)José MaríaSalguero Rodríguez07/08/2023  Hispanio

Por ĝisdate kontroli la liston de aktivaj administrantoj, vidu la ilojn en la sekcio #Eksteraj ligiloj.

Iamaj administrantoj

UzantonomoPersona nomoFamilia nomoRajtojEkde[noto 2]Ĝis[noto 2]Lando
1ArnoLagrange (d k RK @)ArnoLagrangeBurokrato13/10/2003
B: 2005
26/02/2013
B: 26/02/2013
 Francio
2Brion VIBBER (d k RK @)BrionVibberAdministranto06/11/200127/03/2013  Usono
3darkweasel94 (d k RK @)Administranto05/08/201308/01/2016  Aŭstrio
4Gabriel_BEECHAM (d k RK @)GabrielBeechamAdministranto12/04/200402/08/2008  Irlando
5Kunar (d k RK @)GunnarFischerAdministranto22/02/200814/05/2008  Germanio
6Oryanw (d k RK @)WilliamO'RyanAdministranto19/07/200703/03/2008  Usono
7PaulP (d k RK @)PaulPeeraertsAdministranto22/03/200908/01/2016  Belgio
8Petr Tomasovsky (d k RK @)PetrTomasovskyAdministranto30/05/201125/08/2012  Ĉeĥio
9Thomas Guibal (d k RK @)ThomasGuibalAdministranto16/11/200721/09/2016  Francio
10Unukorno (d k RK @)Administranto20032005  Germanio
11לערי ריינהארט (d k RK @)ReinhardtWieweAdministranto20/03/200512/11/2016  Germanio
12Alaudo (d k RK @)AleksandrGalkinBurokrato02/11/200519/07/2020  Rusio
13Vikiano (d k RK @)LeandroAbrahãoAdministranto08/12/201613/01/2021  Brazilo
14DidiWeidmann (d k RK @)Dietrich MichaelWeidmannBirokrato22/02/200824/07/2023   Svislando
15Chuck SMITH (d k RK @)ChuckSmithAdministranto06/11/200124/07/2023  Usono
16Lingveno (d k RK @)BeĥruzbekOĉilovAdministranto13/12/201504/11/2017  Uzbekio
17Castelobranco (d k RK @)MichelCastelo BrancoAdministranto21/12/200926/07/2023  Brazilo
18RG72 (d k RK @)StanislavoBelovAdministranto02/09/201703/01/2024  Rusio
19Marcos (d k RK @)MarcosKramerAdministranto13/12/200514/01/2024  Argentino

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Stewardry. Ilo kiu ĝisdate montras la datojn de (A) la lasta redakto, kaj de (B) la lasta administranta ago.
  • Adminstats. Statistiko pri aktivado de administrantoj dum la lasta jaro
  • Adminstats. Statistiko pri aktivado de administrantoj dum la lasta monato