Ĉilia maro

maro
(Alidirektita el Ĉilia Maro)

Ĉilia maro estas la aro de maraj spacoj super kiuj Ĉilio plenumas suverenecon, ekskludajn rajtojn kaj diversgradajn postulojn, inklude ofte en tiu difino la ekonomian ekskludan zonon kaj la apudan internacian maron, konata kiel ĉeesta maro, sur kiu Ĉilio ne reklamas suverenecon. La Ĉiia maro ne estas propee maro laŭ la geografia koncepto de la Internacia Hidrografia Organizo, sed maro en sencoj kaj jura kaj politika.

Ĉilia maro
maro [+]
Koordinatoj, 70° 45′ 0″ U (mapo)-23-70.7523° 0′ 0″ S, 70° 45′ 0″ U (mapo)
Map
Ĉilia maro
vdr
Mapo kiu montras la ĉilian maron, la antarktan postulon kaj la ĉeestan maron.

La Ĉilia maro korespondas al la akvo kiu najbaras la kontinentan marbordon ĝis 200 marmejloj okcidente el la linio de malalta tajdo kaj, ĉe la polineziaj insuloj Rapa Nui kaj Salas y Gómez, ĝis 350 marmejloj. Pere de la dekreto 346 de 1974 de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj de epoko de Augusto Pinochet, oni nomis tiun areon «Mar Chileno» (Ĉilia maro).[1]​ En 1986, la leĝo 18565[2]​ samepoke modifis diversajn jurajn normojn por kongruigi la ĉilian juran sistemon al la CONVEMAR (Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro) kaj, en 1991, jam en demokratia epoko, pere de la leĝo 19080, oni difinis unuflanke la koncepton de «mar presencial de Chile» (Ĉilia ĉeesta maro).[3]

Pri la norda limo, Peruo starigis polemikon, kiu estis solvita la 27an de Januaro 2014 pere de deklaracio de la Internacia Kortumo kiu stablis parte novan limon inter ambaŭ landoj.[4][5] La precizaj koordinatoj de la nova marlimo estis determinitaj de ambaŭ ŝtatoj la 25an de Marto 2014, pere de la subskribo de Akto plenumita en la sidejo de la perua kancelierejo.[6]​​ Tiu deklaracio havis kroman efikon iomete fortranĉi la etendon de la ĉeesta maro de Ĉilio havigante al Perio parton de tiu kiel konsekvenco de la establado de la nova marlimo.[7]

Notoj

Eksteraj ligiloj

23° 39′ Nordo 70° 54′ Oriento / 23.65 °N, 70.9 °O / 23.65; 70.9 (mapo)