Ĉipso
Ĉipso aŭ terpomfloko estas tre maldika fritita tranĉaĵo de terpomo, plej ofte salita aŭ spicita. Ili estas ofte manĝataj kiel intermanĝeto aŭ kiel aldonaĵo por biero.
Historio
Laŭ legendo, ĉipsoj estis inventitaj hazarde en Novjorko en 1853[1], kiel ŝerco de kuiristo, kies kliento plendis pri tro dikaj kaj ne sufiĉe frititaj pecoj de terpomo en sia plado. La sekvan tagon la kuiristo, George Crum, faris ĉipsojn por la klientoj de la restoracio. La gustumintoj tre ŝatis la novan pladon, tiel aperis kaj poste populariĝis ĉipsoj[2]. Tamen, la plej malnovaj konataj receptoj estis publikitaj kelkdek jarojn antaŭe[3].
Produktado
Ekzistas du manieroj produkti ĉipsojn:
- tranĉante la verajn terpomojn kun posta fritado de la pecetoj[4];
- formado de la pecetoj el terpoma faruno ("restarigitaj" pecetoj de terpomo).
Tiu lasta metodo ebligas belajn samformajn pecetojn.
Statistiko
- averaĝa rusiano manĝas ĉ. duonkilogramon da ĉipsoj jare;
- averaĝa loĝanto de Eŭropa Unio — 1–5 kg/jare;
- averaĝa usonano: 10 kg/jare.[mankas fonto]
En 2021 la sumo de vendoj en la ĉipsa industrio tra la mondo estis taksata je 32,2 miliardoj da usonaj dolaroj[5].