Ĝemela primo

primo, kiu estas du plus aŭ minus alia primo

En matematiko, ĝemelaj primoj estas du primoj, kiuj diferenciĝas inter si je 2. Krom la paro (2, 3), ĉi tio estas la plej malgranda ebla diferenco inter du primoj.

La unuaj ĝemelaj primaj paroj

Estas 35 ĝemelaj primaj paroj pli sube de 1000:

(3, 5), (5, 7), (11, 13), (17, 19), (29, 31), (41, 43), (59, 61), (71, 73), (101, 103), (107, 109), (137, 139), (149, 151), (179, 181), (191, 193), (197, 199), (227, 229), (239, 241), (269, 271), (281, 283), (311, 313), (347, 349), (419, 421), (431, 433), (461, 463), (521, 523), (569, 571), (599, 601), (617, 619), (641, 643), (659, 661), (809, 811), (821, 823), (827, 829), (857, 859), (881, 883).

Propraĵoj

La demando ĉu ekzistas malfinie multaj ĝemelaj primoj estas unu el la granda malfermitaj demandoj en nombroteorio por multaj jaroj. La ĝemela prima konjekto estas, ke ekzistas malfinie multaj ĝemelaj primoj. Forta formo de la ĝemela prima konjekto, la konjekto de Hardy-Littlewood, donas distribuan leĝon por ĝemelaj primoj simile al la prima teoremo.

Uzante kribrilajn manierojn, Viggo Brun montris, ke kvanto de ĝemelaj primoj malpli grandaj ol x estas O(x/(log x)2). Ĉi tiu rezulto implicas, ke la malfinia sumo de la inversoj de ĉiuj ĝemelaj primoj konverĝas. Valoro de la sumo estas la konstanto de Brun:

La konstanto, ricevita per sumigo laŭ ĉiuj ĝemelaj primoj ĝis 1016, estas:

B2 ≈ 1.902160583104

(Vidu ankaŭ en teoremo de Brun). Ĉi tio estas en kontrasto al sumo de inversoj de ĉiuj primoj, kiu malkonverĝas.Li ankaŭ montras, ke ĉiu para nombro povas esti prezentita en malfinie multaj manieroj kiel diferenco de du nombroj ambaŭ havantaj maksimume 9 primajn faktorojn.

Teoremo de Chen Jingrun statas, ke por ĉiu para m estas malfinie multaj primoj p (primoj de Chen) tiaj, ke 'p+'m estas nombro havanta maksimume du primajn faktorojn (primo aŭ duonprimo).

Antaŭ Brun, ankaŭ Jean Merlin (1876-1914) provis solvi ĉi tiu problemon per la kribrila maniero.

Empiria analitiko de ĉiuj primaj paroj supren ĝis 4,35 · 1015 montras, ke kvanto de ĉi tiaj paroj malpli grandaj ol x estas x·f(x)/(log x)2, kie f(x) estas proksimume 1,7 por malgrandaj x kaj malpligrandiĝas al proksimume 1,3, kiam x strebas al malfinio.La limiganta valoro de f(x) estas konjektita al egala du multiplikita je la ĝemela prima konstanto (kiu estas malsama de konstanto de Brun)

Ĉi tiu konjekto devus enhavi la ĝemelan priman konjekton, sed restas nesolvita.

Ĉiu ĝemela prima paro pli granda ol 3 estas de formo (6n-1, 6n+1) por iu natura nombro n, kaj escepte de n=1, n devas finiĝi je cifero 0, 2, 3, 5, 7 aŭ 8. Do:

n(6n-1)(6n+1)
157
21113
31719
52931
74143
105961
127173
17101103
18107109
23137139
25149151
30179181
n(6n-1)(6n+1)
32191193
33197199
38227229
40239241
45269271
47281283
52311313
58347349
70419421
72431433
77461463
87521523
n(6n-1)(6n+1)
95569571
100599601
103617619
107641643
110659661
135809811
137821823
138827829
143857859
147881883
17010191021
17210311033
n(6n-1)(6n+1)
17510491051
17710611063
18210911093
19211511153
20512291231
21312771279
21512891291
21713011303
22013191321
23814271429
24214511453
24714811483
n(6n-1)(6n+1)
24814871489
26816071609
27016191621
27816671669
28316971699
28717211723
29817871789
31218711873
31318771879
32219311933
32519491951
33319971999

Estas pruvita, ke paro m, m+2 estas ĝemelaj primoj, se kaj nur se

(Clement 1949).

Ĉiu tria nepara nombro pli granda ol sep estas dividebla per 3, tiel 5 estas la sola primo, kiu estas parto de la du paroj. Alivorte, ne ekzistas m tia, ke ĉiu el m, m+2, m+4 estas primo kaj m>3.

Tiel, se m, m+2 estas primoj kaj ankaŭ m-4m+6 estas primo, tiam la 3 primoj estas la prima trio.

Konjekto de Polignac de 1849 statas, ke por ĉiu para natura nombro k, estas malfinie multaj primaj paroj p kaj q tiaj, ke p−q=k. La okazo k=2 estas la ĝemela prima konjekto. La okazo k=4 respektivas al kuzaj primoj kaj la okazo k =6 al sensaj primoj. La konjekto ne estas pruvita aŭ malpruvita por iu valoro de k.

Plej grandaj sciataj ĝemelaj primoj

Por la 15-a de januaro de 2007, du distribuita komputadaj projektoj de serĉo de ĝemelaj primo trovis la plej grandajn sciatajn ĝemelaj primojn 2003663613 · 2195000 ± 1. La nombroj havas po 58711 dekumajn ciferojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj