Ŝimŝono

Ŝimŝono (hebree שִׁמְשׁוֹן Šimšôn, signife "sunviro"),[1] Ŝamŝun (arabe شمشون Shamshūn/Šamšūn), aŭ Sampson (greke Σαμψών), estas unu el la lastaj el la juĝistoj de la antikvaj Izraelidoj menciitaj en la Hebrea Biblio (Libro de la Juĝistoj, ĉapitroj 13a al 16a).

Ŝimŝono
Biblia persono
Lukto de Ŝimŝono kun la leono de Lucas Cranach la Maljuna, 1525.
Lukto de Ŝimŝono kun la leono de Lucas Cranach la Maljuna, 1525.
homa biblia persono • Bibliaj juĝistoj
VerkoJuĝistoj
Informoj
Seksovira
ReligioMoseismo
Sankondiĉoblindeco, kastro
LoĝlokoKanaano
Edukejonekonata valoro
Okupobatalanto • Nazireato
PatroManoah
Patrinowife of Manoah
KunuloDelila
vdr

Laŭ la biblia rakonto, Ŝimŝono ricevis supernaturan forton de Dio por batali siajn malamikojn kaj plenumi heroajn farojn[2] kiaj leonmortigo, venko super tuta armeo pere de nur makzelo de azeno, kaj detruo de pagana templo. Ŝimŝono havis du vundeblecoj, tamen: lia emo al nefidindaj virinoj kaj lia hararo, sen kiu li estus senpova. Tiuj vundeblecoj eventuale montriĝis fatalaj por li. La Libro de Juĝistoj en la Malnova Testamento rakontas, ke Delila allogis Ŝimŝonon kiu estis ricevinta tiun grandan forton el Dio, kaj finfine li perdis ĝin kiam ŝi fortondis al li lian hararon dum lia dormo.[3]

Referencoj

Eksteraj ligiloj