Ŝtona balancado

Ŝtona balancado estas artoŝatokupo konsistanta el amasigado de ŝtonoj en nekredeblaj, sed ne neeblaj pozicioj sen uzo de gluo, drato aŭ ia ajn subteno. Al artistoj, kiuj praktikas tiun ĉi agadon, oni diras balancistoj aŭ ŝtonekvilibristoj. Ili konstruas siajn verkojn plej ofte en la naturo, multfoje en rivero.

Montro de ŝtona balancado, Újezd nad Zbečnem

Mondaj balancistoj

Tiun ĉi arton praktikas centoj da homoj tra la tuta mondo. Inter la plej konataj apartenas kanadano Michael Grab kaj brito Adrian Gray.

Temas pri tre moderna kaj prestiĝiga artospecialaĵo, sed kiu praktikita amase fare de privatuloj jam okazigis problemojn en apartaj naturaj lokoj, en kelkaj el kiuj jam oni avertis al la publiko por ke tiu eviti tion kaj tiel ŝanĝi la pejzaĝon aŭ la lokajn kutimojn.

Eksteraj ligiloj