Ŝuo
Vestaĵo destinita por kovri la piedon
Ŝuo estas piedvesto kun solida plandumo, taŭga por eksterhejma uzo.Ŝuoj protektas piedojn kontraŭ malpuraĵoj, malmolaj grundoj, malvarmo kaj vundaj akraĵoj. Ili povas helpi pli facile paŝi, sed ankaŭ foje povas malhelpi la paŝadon (ekz-e altaj kalkanumoj aŭ platformaj ŝuoj). Formoj de ŝuo ofte ŝanĝiĝas laŭmode.
Oni faras ŝuojn kutime laŭ formo de piedo. La ekstera supro kutime estas farita el fleksebla materialo, (ledo natura aŭ artefarita). La plandumo konsistas el pli rigida, ne foruziĝema materialo (ledo, plasto aŭ kaŭĉuko), sed ĝi devas tamen bone adaptiĝi al la paŝado. La kalkanumo konsistas ofte el malmola materialo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ŝufarado (el Retarkivo 2005), fare de Martin Thorenz.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub