Şile

Şile estas urbo kaj distrikto en Istanbulo, Turkio. Laŭ la censo de 2007, la loĝantaro de la distrikto estis de 25 169 personoj, el kiuj 9 831 loĝis en la urbo Şile, 2 096 en la apuda urbo Ağva (Yeşilçay) kaj 13 242 en la ĉirkaŭaj vilaĝoj.[1] Tamen, inter Junio kaj Septembro, la loĝantaro rapide pliiĝas pro multaj loĝantoj de Istanbulo kiuj havas somerdomojn en Şile.

Şile
distrikto de Turkio • municipality of Turkey • urbeto
Administrado
Poŝtkodo34980
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro48 537  (2023) [+]
Loĝdenso53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 29° 37′ O (mapo)41.17638929.61277841° 11′ N, 29° 37′ O (mapo) [+]
Areo916 km² (91 600 ha) [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]
Şile (Turkio)
Şile (Turkio)
DEC
Şile
Şile
Situo de Şile

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Şile [+]
vdr
Moskeo Hüseyin Keçici.
Historia lumturo Şile Feneri.

La distrikto de Şile estas parto de la provinco (il) Istanbulo, kaj la municipo Şile estas parto de la metropola registaro (büyükşehir belediyesi) de Istanbulo. Borde al Şile estas la provinco Kocaeli (distriktoj Gebze, Körfez, Derince, Kandıra) oriente kaj sude, kaj la Istanbulaj distriktoj Pendik sude, Çekmeköy sudokcidente, kaj Beykoz okcidente.[2] La limoj de Şile estis ampleksigitaj per la aldono de la vilaĝo Esenceli el la distrikto Beykoz en 1987. Şile konsistas el subdistriktoj Şile, Yeşilvadi kaj Teke, kaj 58 vilaĝoj. La urbestro estas Can Tabakoğlu (AKP). Ankaŭ populara ripozejo Ağva estas parto de Şile.

Notoj

Bibliografio

  • Hürel, Haldun. Semtleri, Mahalleri, Caddeleri ve Sokakları A'dan Z'ye İstanbul'un Alfabetik Öyküsü. İstanbul, 2008. ISBN 978-975-999-290-3.

Eksteraj ligiloj