55576 Amiko

asteroido

55576 Amiko estas granda uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido de la klaso de la centaŭroj.

55576 Amiko
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo55576 Amycus
Aliaj nomoj2002 GB10
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭAmycus vd
Malkovro
MalkovrintoNEAT
Dato de malkovro8-a de aprilo 2002
Loko de malkovroMonto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familioCentaŭroj
3:4-resonant trans-Neptunian object vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3,773 Tm (25,218 AU)
2,282 Tm (15,254 AU)
5,263 Tm (35,182 AU)
Discentreco0,3951
Meza anomaliangulo45,902°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo13,322°
Periodo46255,723 tagoj (126,641 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
315,549°
Argum. de periapsido239,819°
Terdistanco
- Minimuma

2,136 Tm (14,275 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro100,900 ± 40,100 km
Rotacia periodo0,407 tago (9,76 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,180 ± 0,135
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo7,8
vdr

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 8-an de aprilo 2002 en la kadro de la kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), elde la Observatorio de la Monto Palomar (norde de San-Diego, Kalifornio, Usono).

Orbito

Ĝia discentra orbito krucas tiujn de Urano kaj de Neptuno:

  • Ĝia urana MOID estas 0,288105 AU (43,100 milionoj da km).
  • Ĝia neptuna MOID estas 1,94082 AU (290,343 milionoj da km).

Kun orbita periodo de 46 255,723 tagoj, ĝi estas en orbita resonanco 3:2 kun Urano kaj nemalproksima de la orbita resonanco 3:4 kun Neptuno; kaj la taksata duoniĝa tempo de ĝia orbito estas taksata je 11,1 milionoj da jaroj.

Nomo

Ĝi ricevis la nomon de Amiko, la unua centaŭro, kiu komenci la batalon kontraŭ la Lapitoj post ke Eŭrito estis mortigita pro la seksperforto de Hipodamio, fianĉino de Piritoo. Li komence frakasis la vizaĝon de Celadono per kandelingo elŝirita el la nupta sanktejo. Pelateso de Pella mortigis Amikon, ponardante lin per tabla piedo el acero.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (55001 – 56000)Poste:
(55575) 2002 DC1655576 Amiko(55577) 2002 GY94