7816 Hanojo

asteroido

7816 Hanojo estas marsrenkonta asteroido, malkovrita la 18-an de decembro 1987 de la japana astronomo Masahiro Koishikawa, elde la stacio "Ajaŝi" de la observatorio de Sendai en gubernio Mijagi.

7816 Hanojo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo7816 Hanoi
Aliaj nomoj1987 YA; 1994 VB1
Nomita laŭHanojo vd
Malkovro
MalkovrintoMasahiro Koishikawa
Dato de malkovro18-a de decembro 1987
Loko de malkovroSendai (Mijagi, Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familioMarsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
346,062 Gm (2,313 AU)
243,985 Gm (1,631 AU)
448,140 Gm (2,996 AU)
Discentreco0,295
Meza anomaliangulo96,543°
Klinangulo2,379°
Periodo1285,113 tagoj (3,518 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
223,057°
Argum. de periapsido170,437°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo0,2154 tago (5,17 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,2 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo14,6
vdr

Nomo

Ĝi estis nomita laŭ la vjetnama ĉefurbo Hanojo.
La malkovrinto vizitis la urbon en 1997 kun Yoshihide Kozai por helpi la vjetnamajn astronomojn, ke ili instalu Schmidt-teleskopon "Cassegrain" de 40 cm kun CCD-lumkaptiloj kaj refraktoron de 10 cm. La teamo, instalita ĉe la Nacia Pedagogia Universitato, estis ricevinta fondusojn de la japana Fondaĵo Sumitomo, kun la espero promocii la astronomian esploron en Vjetnamio.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7815 Dolono7816 Hanojo7817 Zibiturtle