Aŭstria Popola Partio

konservativa partio en Aŭstrio

Österreichische Volkspartei (Aŭstria Popola Partio), mallongigote ÖVP, estas unu el du grandaj partioj de Aŭstrio. ÖVP konsistas el 3 ligoj: "Aŭstria Ligo de Gelaboristoj kaj Laborprenantoj" (ÖAAB - www.oeaab.com), "Ligo de Kamparanoj" kaj "Ekonomia Ligo".

Aŭstria Popola Partio
emblemo
partio
Komenco17-a de aprilo 1945 vd
AntaŭeKristansociala partio vd
Lando(j)Aŭstrio vd
SidejoVieno
Ideologio

konservativismokristana demokratio

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Axel Melchior vd
Ĉefestro(j)Karl NehammerSebastian Kurz vd
Membro deEŭropa Popola PartioInternacia Demokratia UnioEŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj vd
FiliojQ113519141 • ÖVP Carinthia • Österreichischer Wirtschaftsbund vd
RetejoOficiala retejo
vdr

ÖVP estas kristan-konservativa, burĝa partio. Ĝi estas grava forto kaj en la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Dum multaj jaroj ĝi partoprenis la registaron en koalicio kun la Socialdemokratia Partio.

Ĝi venkis en la balotoj de la jaro 2017, kaj ĝia prezidanto Sebastian Kurz fariĝis ĉefministro, post atingo de interkonsento kun la ekstremdekstra Freiheitliche Partei Österreichs. Post skandalo de tiu ĉi partio, li kunvokis noman elekton en 2019, kie la partio denove venkis kaj formis registaron ĉifoje kun la ekologiisma partio La Verduloj – La Verda Alternativo. Ses el la naŭ landestroj de Aŭstrujo (en Malsupra Aŭstrujo, Supra Aŭstrujo, Salcburgio, Tirolo, Vorarlbergo, kaj Stirio) estas membroj de ÖVP.

Antaŭula organizo estis, inter 1891 kaj 1934, iel la Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo (CSP).

Eksteraj ligiloj