Abĝad-numeraloj

La Abĝad-numeraloj estas dekuma sistemo, kiun uzis la arablingva mondo antaŭ ol ekuzi la barat-arabajn ciferojn en la 8-a jarcento kaj daŭre uzis paralele al ĉi tiu lasta ĝis la modernaj tempoj.

En la Abĝad-sistemo, al la 28 literoj de la araba alfabeto estas asignitaj valoroj numeraj laŭ la ordo de tiu sistemo. Ekzemple, la unua litero de la araba alfabeto Alif estas uzita anstataŭ la nombro 1 (unu) ; la dua litero Bā reprezentas la nombron 2 … Yā por 10, Kāf por 20, Qāf por 100, ktp…

La vorto « Abĝado » mem (arabe : أبجد) devenas de la komenco de la literordigo en la alfabetoj pra-kanaana, fenica, aramea kaj hebrea. En la moderna lingvo araba ĝi ĝenerale signifas « alfabeton » .

Uzoj de la Abĝad-a sistemo

En la islamaj pratempoj, tiujn nombrojn uzis matematikistoj. En moderna lingvo araba, ili estas uzataj ĉefe por la nombrado de malgrandaj kvantoj, kiel artikoloj en listo. Ili estas ankaŭ uzataj por asigni nombrajn valorojn al arabaj vortoj cele al numeralogio.

Ekzemple, la islama frazo بسم الله الرحمن الرحيم (bi-smi-llaahi r-rahmaani r-rahiim = "je la nomo de Dio, la Donema, la Pardonema”) havus nombran valoron je 786 (sumigo de la diversaj valoroj de ĉiuj literoj en tiu frazo : 2 + 60 + 40 + 1 + 30 + 30 + 5 + 1 + 30 + 200 + 8 + 40 + 50 + 1 + 30 + 200 + 8 + 10 + 40), en kiu la valoro de la vorto "Allah" (Alaho = God) mem estas 66.

en la Bahaa Kredo, la vorto "Bahá'" (بهاء) valoras 9 (2+0+5+1+1) kaj la nomo "Báb" (باب) valoras 5 (2+1+2)

Plej Kutimaj Valoroj de la Literoj

ā/' ا1y/ī ي10q ق100
b ب2k ك20r ر200
j ج3l ل30sh ش300
d د4m م40t ت400
h ه5n ن50th ث500
w/ū و6s س60kh خ600
z ز7` ع70dh ذ700
ḥ ح8f ف80ḍ ض800
ṭ ط9ṣ ص90ẓ ظ900
gh غ1000

Similaj Sistemoj

La hebrea nombrado (Gematrio) similas al la abĝada nombrado ĝis 400. La greka nombrado (isopsephy) malsimilas al ĝi post 90 ĉar en la greka alfabeto ne estas litero por ṣād (ص). La “Gematrio” estas tre ofte uzita en la tekstoj de Kabalo kaj numerologio.

Vidu ankaŭ jenon en la angla lingvo

  • Fenica Alfabeto [1]
  • Historio de la Alfabeto [2]
  • Abjad [3]
  • Gematrio [4]

Eksternaj Ligoj