Abbas Kiarostami

Abbas KIAROSTAMI (perse: عباس كيارستمي naskiĝis la 22-an de junio 1940 en Teherano, mortis la 4-an de julio 2016 en Parizo, Francio) estis Irana filmproduktanto kaj filmreĝisoro, eble la plej fama mondskale[1]. Krome, Kiarostami estas konata kiel dezajnisto, fotisto kaj poeto.

Abbas Kiarostami
Persona informo
عباس کیارستمی
Naskiĝo22-an de junio 1940 (1940-06-22)
en Teherano
Morto4-an de julio 2016 (2016-07-04) (76-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perstomaka kancero • kirurgiaj komplikaĵoj vd
EtnoIranaj popoloj vd
Lingvojanglapersa vd
ŜtatanecoIrano vd
Alma materTeherana universitato vd
Subskribo Abbas Kiarostami
Familio
InfanojBahman Kiarostami vd
Profesio
Okupofilmreĝisoroscenaristofotistofilmproduktoro • poeto • filmmuntistoaktoro • pentristo • skulptistoĉefkameraistografikistoilustristo • fotoĵurnalisto • redaktoroproduktoro • reĝisoro vd
LaborkamposkriboFilmartofilmovidigaj artojpoeziofotografio vd
Aktiva dum1962–2016 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboris kiel grafikisto en reklamo kaj en ilustrado de infanlibroj. Infanoj iĝos preskaŭ konstantaj protagonistoj en multaj liaj filmoj kaj la delikateco uzata de Kiarostami en reĝisorado de ili preskaŭ fariĝos lia varmarko.

Li fondis en 1970 la kinartan fakon en la "Instituto por la Intelekta Disvolvado de Infanoj kaj Novjunuloj", kio iĝis grava nuntempa centro por filmverkado.

Plej tipaj ecoj de liaj filmoj estas utiligado de neprofesiaj rol-ludantoj kaj film-temoj simplaj sed tre simbolriĉaj. La filmoj de Kiarostami havas multajn influojn de irana poezio, precipe moderna poezio[2][3].

Kvankam li produktis sian unuan mallongan filmon en 1970, daŭris ĝis la 1990-aj jaroj antaŭ ol liaj filmoj unue estis montritaj ekster Irano.

Kiarostami ricevis multajn internaciajn premiojn kaj estis premiinto dum festivaloj, inkluzive de Cannes (Ora Palmo, 1997), Venecio (4 premioj, 1999), Kinfestivalo de Locarno (3 premioj, 1987) kaj aliaj.

Li estas gajninto de multaj filmpremioj, inkluzive de la "Ora Palmo" dum la 50-a Festivalo de Cannes (por la filmo "Gusto de Ĉerizo" en 1997.

Mallongaj filmoj

  • La pano kaj l' aleo (1971)
  • La (interklasa) Paŭzo (1973)
  • La sperto (1974)
  • La vojaĝanto (1975)
  • Du solvoj por la sama problemo (1976)
  • Ankaŭ mi povas (1976)
  • La koloroj (1976)
  • Vestaĵo por geedziĝ-festo (1977)

Filmoj

  • La raporto (1978)
  • La unua-klasanoj (1985)
  • La hejmtasko
  • Kie estas l' amika domo? (1087) Surbaze de samtitola poemo far Sohrab Sepehri, unu el la plej famaj poetoj kaj pentristoj de nuntempa Irano.
  • La vivo, kaj nenio plu Daŭrigo de Kie estas l' amika domo post forta tertremo de Rudbaro
  • Tra la olivarboj (1995)
  • Gusto de ĉerizo (1997, drama filmo kiu ricevis "Oran Palmon" en la Cannes filmfestivalo), projektita dum la Dua Internacia Kongreso pri Interkultura Komunikado IKIKO (17-an de decembro 2021) kun subtekstoj en Esperanto[4]. La filmo "Gusto de ĉerizo"j estis malpermesita en Irano[5],
  • La vento kunportos nin (2000) Surbaze de samtitola poemo de Forug Farroĥzad, la plej renoma poetino de nuntempa Irano.
  • dek

Referencoj

Eksteraj ligiloj