Adam Zagajewski

Adam ZAGAJEWSKI (naskiĝis la 21-an de junio 1945 en Lvovo - 21-an de marto 2021) estis pola poeto, verkisto, eseisto kaj tradukisto.

Adam Zagajewski
Persona informo
Adam Zagajewski
Naskiĝo21-an de junio 1945 (1945-06-21)
en Lvivo
Morto21-an de marto 2021 (2021-03-21) (75-jaraĝa)
en Krakovo
Etnopoloj vd
Lingvojpolafrancaangla vd
ŜtatanecoPollando vd
Alma materJagelona Universitato vd
Familio
PatroTadeusz Zagajewski vd
Edz(in)oMaja Wodecka vd
Profesio
Okupolingvisto • poeto • tradukistoverkisto • universitata instruisto • romanisto • eseisto • aŭtoro vd
Laborkampobeletro • Polish poetry • translation from French • literaturo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Adam Zagajewski kaj Wisława Szymborska

Li estis kandidato al Nobel-Premio pri Literaturo kaj li jam gajnis la Internacian Literaturan Premion Neustadt.

Li studis psikologion kaj filozofion en la Jagelona Universitato en Krakovo. Li estas kunigata kun la poetika movado- La Nova Ondo (ekzemple: Stanisław Barańczak, Miron Białoszewski). Dum multaj jaroj komunistoj malpermesadis presi liajn verkojn pro lia malkonsento kaj malamo al komunismo. Li elmigris kaj de 1981 jaro li loĝis en Parizo. Li komencis kunlabori kun Kultura kaj Zeszyty Literackie. En 1996 jaro li ricevis premion Vilenica kaj en 2002 jaro la Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. Li prelegis en universitatoj en Houston kaj Harvard. Li estis ano de Asocio de Polaj Verkistoj.

En sia poezio Zagajewski kreis preskaŭ nur versojn blankajn kaj liberajn. Ĉe tio li difinas poezion kiel la arton de permuto, kombinado de pensaj esprimoj. Kontraŭe al populara postmodernismo li opinias ke ne la kreado de lingvo sed la propra senco estas plej ĉefa eco de la poezio. Tial mankas en poezio de Zagajewski asindetonoj, neologismoj kaj permutoj de vortoj. Li ankaŭ tre inspiras per sinkretismo esprimante sian amon al muziko. Konforme al sia teorio li ne "tradukas" muzikon al vortoj kaj lingvoj (kiel en postmodernismo) sed li esprimas kaj priskribas ĝin. Li amas muzikon de Ŝopeno, Bach, Ŝostakoviĉ kaj Mahler. En poezio de Zagajewski oni trovas ankaŭ multe de epifanioj kio estas fascino pri formo altigita de Czesław Miłosz en la pola poezio.

Elektita verkaro

Poezio

  • Komunikat. Krakovo, 1972.
  • Sklepy mięsne. Krakovo, 1975.
  • List. Oda do wielości. Parizo, 1983.
  • Jechać do Lwowa. Londono, 1985.
  • Płótno. Parizo, "Zeszyty Literackie", 1990.
  • Ziemia ognista. Poznano, 1994.
  • Trzej aniołowie. Krakovo, 1998.
  • Pragnienie. Krakovo, 1999.
  • Powrót. Krakovo, 2003.
  • Anteny. Krakovo 2005.

Romanoj kaj rakontoj

  • Ciepło, zimno. Varsovio, 1975.
  • Słuch absolutny. Krakovo, 1979.
  • Cienka kreska. Krakovo, 1983.

Eseoj

  • Świat nieprzedstawiony. Krakovo, 1974.
  • Drugi oddech. Krakovo, 1978.
  • Solidarność i samotność. "Zeszyty literackie", 1986.
  • Dwa miasta. Parizo-Krakovo, 1991.
  • W cudzym pięknie. Poznano, 1998.
  • Obrona żarliwości. Krakovo, 2002.
  • Poeta rozmawia z filozofem. Varsovio, 2007.