Adolf Loos

Adolf LOOS (naskiĝinta la 10-an de decembro 1870 en Brünn, Aŭstra-Hungara Monarĥio (hodiaŭ Brno, Ĉeĥio), mortinta la 23-an de aŭgusto 1933 en Kalksburg, Aŭstrio) estis aŭstra arkitekto; liaj domoj forte influis la eŭropan modernan konstruadon post la unua mondmilito.

Adolf Loos
Persona informo
Naskiĝo10-an de decembro 1870 (1870-12-10)
en Brno
Morto23-an de aŭgusto 1933 (1933-08-23) (62-jaraĝa)
en Kalksburg
TomboCentra Tombejo de Vieno
Lingvojgermana
ŜtatanecoAŭstrioĈeĥoslovakioCislajtio
Alma materUniversitato de Aplikataj Artoj en Vienoteknologia universitato Dresdeno • Stiftsgymnasium Melk
Familio
PatroAdolf Loos
Frat(in)oHelene Dülberg
Edz(in)oLina Loos • Elsie Altmann-Loos • Claire Beck Loos
Okupo
Okupoarkitektoverkisto • arkitekturkritikisto • dezajnisto • fotistoinstruisto • artoteoriisto • eseisto • artkolektanto
VerkojLooshaus
Villa Müller
vdr

Li studis en Dresden, poste agadis ĉefe en Vieno, kvankam li pasigis 4-5 jarojn en Usono (1893–97) kaj en Parizo (1924–28).

Li distingis sin de la secesio, pli poste de la historiismo kaj en 1898 anoncis, ke li evitos la superfluajn ornamaĵojn. Lia unua konstruaĵo estis la Karma-villo (1904–06) en Clarens, proksime al Montreux, Svislando, kiu montris geometrian simplecon. Tiun sekvis la viena Steiner-villo en 1910, kiun multaj arthistoriistoj taksas la unua moderna konstruaĵo, plej ofte pro la fasado ellaborita per simetriaj kombinoj de trianguloj.

Li ankaŭ verkis studaĵojn, en kiuj li argumentis pri superflueco de la ornamaĵoj. La plej konata konstruaĵo de Loos estas la vienaj domoj de Goldman kaj Salatsch el 1910. Ili havas klasisisman eksteron sed per plataj, malplenaj, poluritaj marmorsurfacoj. Li konstruis dum sia restado en Francio en 1926 la loĝdomon de la dadaisma pentristo Tristan Tzara.

Eksteraj ligiloj