Afrika Bambaataa
Afrika Bambaataa (denaske Lance Taylor;[1][2] 17a de aprilo, 1957) estas usona diskĵokeo, repisto, kantoverkisto kaj produktisto el Suda Bronkso, Novjorko.[2][3] Li elstaris pro la publikigo de serio de ĝenro-difinaj elektromuzikaj kantoj en la 1980-aj jaroj kiuj influis sur la disvolvigo de hiphopa kulturo.[4] Afrika Bambaataa estas unu el la originantoj de la "breakbeat" DJing kaj estas respektive konata kiel "The Godfather" (La baptopatro) kaj "Amen Ra of Hip Hop Kulture" (Amono de la hiphopa kulturo), same kiel la patro de elektro-funko.[5] Pere de sia enmeto de la strata bando "Black Spades" en la muzika kaj kultur-orientita asocio "Universal Zulu Nation", li helpis etendi hiphopan kulturon tra la tuta mondo.[6]
Afrika Bambaataa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lance Taylor |
Aliaj nomoj | Afrika Bambaataa |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1957 (67-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | diskĵokeo • repisto • kantisto • muzikproduktisto • kantoverkisto • muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.myspace.com/afrikabambaataaandthesoulsonicforce |
La 6an de majo, 2016, Bambaataa lasis sian postenon kiel estro de The Zulu Nation pro multaj akuzoj pro seksa misuzo de infanoj date el tiom for kiom ĝis la 1970-aj jaroj.[7]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Afrika Bambaataa biography en hiphop.sh
- [Afrika Bambaataa ĉe Allmusic angle Afrika Bambaataa] en Allmusic
- Afrika Bambaataa ĉe Interreta filma datumbazo (angle)