Agence France-Presse

Agence France-Presse, mallonge AFP, estas mondskala novaĵagentejoj, la tria laŭ vendosumo.

Agence France-Presse
novaĵagentejo vd
Dum1835 - nekonata/nuntempe
Jura formoQ112176933
FondintojCharles-Louis Havas vd
Ĉefestro(j)Fabrice Fries vd
SidejoParizo
LandoFrancio
Dungitoj3 746
Agokamponovaĵagentejo
filiaj kompaniojSport-Informations-Dienst • Agence France Presse vd
TTTOficiala retejo
vdr

Historio

Agence France-Presse estis kreita okaze de la liberigo de Parizo per edikto la 30-an de septembro 1944. Ĉi tiu ŝtata firmao anstataŭis Office français d'information (OFI) kreita de la registaro de Vichy el branĉo de la agentejo Havas specialigita pri informo.

Ĝi estas ankaŭ iusence la heredanto de la kontraŭ-germanaj fortoj dum la dua mondmilito, kiel Agence française d'information (AFI) (Franca Ĝenerala informservo) lanĉita el Londono en 1940, Agence France-Afrique el Alĝerio en 1942, kaj Agence d'information et de documentation (AID) en okupita zono en aprilo 1944.

La postmilitaj jaroj estis dediĉitaj al refondo de enlanda servo kaj internacia. Ili tiel bone laboris ke AFP estis la unua okcidenta reto kiu anoncis la morton de Josif Stalin, la 6-an de marto 1953, post aŭskultado de la radiostacioj de Moskvo kaj de aliaj ĉefurboj de Orienta Eŭropo.[1].


Prezidantoj

  • 1944 - 1945: Martial Bourgeon
  • 1945: François Crucy
  • 1945 - 1947: Maurice Nègre
  • 1947 - 1950: Paul Louis Bret
  • 1950 - 1954: Maurice Nègre
  • 1954 - 1975: Jean Marin
  • 1975 - 1978: Claude Roussel
  • 1978 - 1979: Roger Bouzinac
  • 1979 - 1986: Henri Pigeat
  • 1987 - 1990: Jean Louis Guillaud
  • 1990 - 1993: Claude Moisy
  • 1993 - 1996: Lionel Fleury
  • 1996 - 1999: Jean Miot
  • 1999 - 2000: Eric Giuly
  • 2000 - 2005: Bertrand Eveno
  • 2005 - 2010: Pierre Louette, antaŭe ĝenerala direktoro

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj