Aksel Sandemose

Aksel SANDEMOSE [aksl SANdemuse] (19-a de marto 18995-a de aŭgusto 1965) apartenas al la ĉefaj aŭtoroj skandinaviaj de la 20-a jarcento.

Aksel Sandemose
Persona informo
Aksel Sandemose
NaskonomoAxel Nielsen
Naskiĝo19-an de marto 1899 (1899-03-19)
en Nykøbing Mors
Morto6-an de aŭgusto 1965 (1965-08-06) (66-jaraĝa)
en Kopenhago
TomboVestre gravlund vd
EtnoNorvegoj vd
Lingvojregnonorvega lingvo • dananorvega vd
ŜtatanecoDanio vd
Familio
InfanojBjarne Sandemose • Jørgen Sandemose vd
Profesio
Okupoverkistoĵurnalisto vd
Verkado
VerkojA Fugitive Crosses His Tracks vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en 1899 en Jutlanda urbeto Nykøbing, kaj eldonis sian unuan libron en Danio en 1923. Post kelkaj danlingvaj libroj li migris al Norvegio, kie li restis ĝis sia morto en 1965, verkante norveglingve (bokmål). Dum la 2-a mondmilito li loĝis eksile en Svedio, kaj post la liberiĝo de Norvegio li igis sia hejmo tiulandan vilaĝeton Kjørkelvik.

Inter liaj plej konataj libroj troviĝas la dana Klabautermanden de 1927 (plivastigita kaj norvegigita en 1932), kaj la membiografiecaj libroj pri fikcia viro Espen Arnakke: En sjømann går i land ("Maristo surteriĝas") de 1931 kaj En flyktning krysser sitt spor ("Fuĝint' krucpasas sian spuron") de 1933.De tiu lasta devenas la Skandinavie fama Regularo de Jante.

Aliaj verkoj

  • Vi pynter oss med horn ("Ni beligas nin per kornoj"), 1936
  • Det svundne er en drøm ("Malaperinteco estas sonĝ'"), 1946
  • Libroj pri Erling Vik:
    • Varulven ("La lupfamtomo"), 1958
    • Felicias bryllup ("La nuptofesto de Felicia"), 1961
  • Mytteriet på barken Zuidersee ("La marrevolto sur barko Zuidersee"), 1963. Lasta verko lia.