Aleksandro Nevskij

rusa nacia heroo kaj sanktulo de la Rusia ortodoksa eklezio

Aleksandro Nevskij[1] (ruse Александр Ярославич Невский, Aleksandr Jaroslaviĉ Nevskij) naskiĝis la 13-an de majo 1221[2] en Pereslavl-Zalesskij (laŭ la malnova historiografia tradicio la 13-an de majo 1221)[3] — mortis la 14-an de novembro 1263 en Gorodeco. Li estas rusa nacia heroo[Dubinda teksto], fama pro la militistaj venkoj. Li ankaŭ estas sanktulo de la Ortodoksa eklezio kaj pluraj ortodoksaj katedraloj portas lian nomon. Oni festas lian tagon la 23-an de novembro kaj la 30-an de aŭgusto (translokiĝo de liaj relikvoj al Sankt-Peterburgo).

Sankta
Aleksandro Nevskij
Princo de Kievo
Persona informo
Naskiĝo13-an de majo 1220 (1220-05-13)
en Pereslavl-Zalesskij, princlando Vladimir-Suzdal
Morto14-an de novembro 1263 (1263-11-14) (43-jaraĝa)
en Gorodec, princlando Vladimir-Suzdal
Mortis perpneŭmonito vd
TomboMonaĥejo Aleksandro Nevski vd
Religioortodoksismo vd
Lingvojantikva orientslava lingvo vd
ŜtatanecoKieva Regno • princlando Vladimir-Suzdal vd
Familio
DinastioRurikidojQ32360927 vd
PatroYaroslav II of Vladimir vd
PatrinoFeodossiya Mstislavna vd
GefratojAndreo la 2-a de Vladimiro • Yaroslav of Tver • Vasily of Kostroma • Mikaelo la 2-a vd
Edz(in)oAlexandra Brachyslavna vd
InfanojDmitry of Pereslavl • Andreo la 3-a de Vladimiro • Danielo la 1-a de Moskvo • Vassili Aleksandrovitch vd
Profesio
Okuporeganto • militestro vd
Sanktulo
Honorata enRusa Ortodoksa Eklezio
Festotago23-a de novembro kaj 30-a de aŭgusto
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas fama ĉefe pro du militistaj venkoj nepraj por la rusa historio: unu kontraŭ la svedoj ĉe la bordoj de la rivero Neva en julio 1240 (batalo ĉe Neva), la alia kontraŭ la kavaliroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ekloĝintaj en la regiono ekde 1237.

En 2008, Aleksandro Nevskij estis nomumita kiel la plej populara ruso de la historio de Rusio kun pli ol duonmiliono da voĉoj, malantaŭ Pjotr Stolipin kaj Jozefo Stalino[mankas fonto].

Referenco

Vidu ankaŭ