Alessandro Scarlatti

Alessandro SCARLATTI(naskiĝis la 2-an de majo, 1660, mortis la 24-an de oktobro, 1725) estis baroka komponisto aparte fama pro siaj operoj kaj ĉambraj kantatoj. Li estas rigardata la fondinto de la napola skolo de opero. Li estis la patro de Domenico Scarlatti.

Alessandro Scarlatti
Persona informo
NaskonomoPietro Alessandro Gaspare Scarlatti
Naskiĝo2-an de majo 1660 (1660-05-02)
en Palermo
Morto22-an de oktobro 1725 (1725-10-22) (65-jaraĝa)
en Napolo
Lingvojitala
Familio
InfanojDomenico Scarlatti • Pietro Filippo Scarlatti
ParencojGiuseppe Scarlatti
Okupo
Okupokomponisto • klavicenisto
VerkojLa Santissima Annunziata
Stabat Mater
Griselda
Mitridate Eupatore
Il Sedecia
vdr

Li naskiĝis en Sicilio,aŭ en Trapanio aŭ en Palermo.Oni ĝenerale diras, ke li estis studantode Giacomo Carissimi en Romo,kaj estas kaŭzo por supozo,ke li havis ian rilaton al norda Italio,ĉar liaj fruaj verkoj montras la influonde Stradellakaj Legrenzi.La enscenigo en Romo de lia operoGli Equivoci nell'amore (1679)havigis al li la protektonde Reĝino Kristina de Svedio(kiu en tiu tempo loĝis en Romo),kaj li fariĝis ŝia kapelmajstro.En februaro, 1684, li fariĝis kapelmajstroal la vicreĝo de Napolo,per la influo de sia fratino, operkantistino,kiu estis la amatino de influa napola nobelo.Tie li produktis longan serion da operoj,rimarkindaj precipe pro iliaj flueco kaj esprimpovo,kune kun alia muziko por ŝtataj solenaĵoj.

En 1702 li forlasis Napolon kaj ne revenisĝis la hispana regado anstataŭiĝis per la aŭstra.En la intertempo li ĝuis la patronadonde Ferdinando la 3-a de Toskanio,por kies privata teatrejo apud Florencoli komponadis operojn,kaj de Kardinalo Ottoboni,kiu faris lin sia kapelmajstro,kaj havigis al li similan postenonĉe la preĝejo de Sankta Maria Maĵoraen Romo en 1703.

Post vizitoj al Veneciokaj Urbino en 1707,li reekplenumis siajn devojnen Napolo ankoraŭ en 1708,kaj restis tie ĝis 1717.Antaŭ tiam Napolo ŝajne perdis intereson pri lia muziko;la romanoj, tamen, ŝatis ĝin pli multe,kaj en la Teatrejo Capricana en Romoli produktis kelkajn el siaj plej bonaj operoj(Telemaco, 1718; Marco Attilio Regolò, 1719;Griselda, 1721),kaj ankaŭ kelkajn altajn pecojn de preĝeja muziko,inkluzive de meso por ĥoro kaj orkestrokomponita honore de Sankta Ceciliapor Kardinalo Acquaviva en 1721.Lia lasta grandskala verkoŝajne estis la nefinita serenadopor la edziĝo de la princo de Stigliano en 1723;Scarlatti mortis en Napolo.

La muziko de Scarlatti formas gravan ligoninter la fruaj barokaj italaj voĉaj stiloj de la 17-a jarcento,kiuj havis siajn centrojn en Florenco, Venecio, kaj Romo,kaj la klasika skolo de la 18-a,kiu kulminis ĉe Mozart.Liaj fruaj operoj (Gli Equivoci nel sembiante 1679;L'Honestà negli amori 1680; Pompeo 1683,enhavanta la konatajn ariojn "O cessate di piagarmi"kaj "Toglietemi la vita ancor", kaj aliaj ĝis ĉirkaŭ 1685)konservas la pli malnovajn kadencojn en siaj recitativoj,kaj rimarkinde diversajn nete konstruitajn formojnen siaj ĉarmaj arietoj,kiujn akompanadis iafojela arĉinstrumenta kvartetotraktita kun zorga rafinado,kaj iafoje la klaviceno sola.Antaŭ 1686 li sendube jam starigisla formon "itala uverturo"(ĉe la dua eldono de Dal male il bene),kaj forlasis la ripetbasonkaj la arion en duparta formopreferante la tripartan formonaŭ tristrofan specon de ario.Liaj plej elstaraj operoj el tiu ĉi periodo estasLa Rosaura (1690, eldonita dela Gesellschaft für Musikforschung),kaj Pirro e Demetrio (1694),en kiu aŭdiĝas la arioj"Rugiadose, odorose", kaj "Ben ti sta, traditor".

Ekde ĉirkaŭ 1697 (La Caduta del decemviri),parte influite eble de la stilo de Giovanni Bononcinikaj verŝajne pli multe de la gusto de la vicreĝa kortego,liaj operaj arioj fariĝis pli normaj kaj kutimaj je ritmo,dum lia enpartiturigado estis hasta kaj kruda,tamen ne sen brileco (Eracles, 1700),kaj ĝi uzis ofte la hobojojn kaj trumpetojn,kaj unisonigis la violonojn.La operoj komponitaj por Ferdinand de Medici estas perditaj;ili eble povus doni pli favoran impreson pri lia stilo,ĉar lia korespondado kun la princo montras,ke ili estis komponitaj kun sincera sento de inspiriteco.

Mitridate Eupatore, kiu estas rigardata lia ĉefverkokaj estis komponita por Venecio en 1707,enhavas muzikon multe pli progresintanol ĉio, kion Scarlatti jam verkis por Napolo,kaj je tekniko kaj je intelekta potenco.La postaj napolaj operoj (L'Amor volubile e tiranno 1700;La Principessa fedele 1712; Tigrane, 1715, ka.)estas afektaj kaj efikaj kaj ne profunde emociaj;la aranĝado indikas grandan progreson kompare kun antaŭaj verkoj,ĉar la ĉefa devo, akompano de la voĉo,ĵetiĝas al la arĉinstrumenta kvarteto,kaj la klaviceno estas destinita ekskluzivepor la bruaj instrumentaj ritorneloj.En sia opero Teodora (1697)li iniciatis uzadon de la orkestra ritornelo.

Lia lasta grupo de operoj, komponitaj por Romo,montras pli profundan poezian senton,larĝan kaj dignan stilon de melodio,fortan draman lertecon,aparte en la akompanata recitativo,kiun teknikon li mem iniciatiseĉ jam en 1686 (Olimpia vendicata)kaj multe pli modernan stilon de aranĝado,ĉe kiu ĉaskornoj aperis unuafoje,kaj estis traktitaj kun elstara efiko.

Krom la operoj, oratorioj(Agar et Ismaele esiliati, 1684;Kristnaska oratorio, ĉ. 1705;S. Filippo Neri, 1714; kaj aliaj),kaj serenadoj,kiuj ĉiuj elmontras similan stilon,Scarlatti komponis pli ol kvin centĉambrajn kantatojn por voĉo sola.Ĉi tiuj reprezentas la plej intelektan speconde siatempa ĉambra muziko,kaj estas bedaŭrinde,ke ili restas preskaŭ tute manuskriptaj,ĉar zorga studado de iliestas nemalhavebla al ĉiu ajn,kiu dezirus formi sufiĉan impresonpri la malvolviĝado de Scarlatti.

Liaj malmultaj restantaj mesoj(la historio, ke li komponis ducent, estas apenaŭ kredebla)kaj preĝeja muziko ĝeneraleestas relative malgravaj,krom la granda Meso de Sankta Cecilia (1721),kiu estas unu el la unuaj provojcelantaj la stilon, kiu atingis sian kulminonen la grandaj mesoj de Johann Sebastian Bachkaj Betoveno.Lia instrumenta muziko,kvankam ĝi ne estas seninteresa,estas kurioze antikvigita kompare kun liaj voĉaj verkoj.


Verkoj (elekto)

la juna Alessandro Scarlatti

Operoj (Libretisto, Lokoj kaj jaroj de surscenigoj)


Registraĵoj

  • Accademia Bizantina. (2004). Il Giardino di Rose. Decca: 470 650-2 DSA.
  • Seattle Baroque. (2001). Agar et Ismaele Esiliati. Centaur: CRC 2664

Libroj

  • Roberto Pagano, Alessandro and Domenico Scarlatti : two lives in one / Roberto Pagano (Alessandro kaj Domenico Scarlatti: du vivoj en unua; en angla lingvo, Hillsdale, N.Y. : Pendragon Press, c2006, 381 paĝoj kun bildoj. Serio: (Lives in music series ; numero 6); Lives in music series; Originala titolo: Scarlatti; enhavas bibliografion kaj indekson, (bibliographical references and index) ISBN 1-57647-108-X ISBN 978-1-57647-108-1 (pri Alessandro Scarlatti kaj Domenico Scarlatti)

Eksteraj ligiloj