Altan-Ĥano

Altan-Ĥano (1507-1582; mongole: ), kies persona nomo estis Anda ("amiko" en mongola lingvo), estis la reganto de la tumedoj, mongolida popolo, kaj fakta reganto de la okcidentaj triboj, de la mongoloj. Li estis la nepo de Dajan-Ĥano (1464-1543), posteulo de Kublaj-Ĥano (1215-1294), kiu entreprenis la kreadon de triba ligo inter la ĥalĥaaj mongoloj en la nordo kaj la ĉaharoj en la sudo. Lia nomo signifas "Ora ĥano" en la mongola. Altan-Ĥano estas precipe memorita pro reestablado de rilatoj inter Mongolio kaj la budhanaj religiestroj de Tibeto.

Altan-Ĥano
Persona informo
སོག་པོ་ཨལ་ཐན་རྒྱལ་པོ།
Naskiĝo1-an de januaro 1507 (1507-01-01)
en Mongolio
Morto1-an de januaro 1582 (1582-01-01) (75-jaraĝa)
en Mongolio
Lingvojmongola vd
ŜtatanecoInterna Mongolio vd
Familio
DinastioĜingisidoj vd
PatroBars Bolud Jinong vd
GefratojNariin Taij • Günbileg Jonon vd
Edz(in)oSanniangzi vd
InfanojSengge Düüreng vd
Profesio
Okuposuvereno vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Altan-Ĥano.