Anish Giri

Anish Kumar GIRI (nepale अनिश कुमार गिरी, ruse Аниш Кумар Гири naskiĝis la  28-an de junio 1994(nun 1994-06-28) en Rusio) estas nederlanda ŝaka grandmajstro kaj iama mirinfano. Li akiris la grandmajstran titolon en la aĝo de 14 jaroj, 7 monatoj kaj 2 tagoj.

Anish Giri
Persona informo
Naskiĝo28-an de junio 1994 (1994-06-28) (29-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvojanglarusanederlandanepalajapanagermana
ŜtatanecoReĝlando de NederlandoRusio
Familio
Edz(in)oSopiko Guramishvili
Okupo
Okupoŝakisto
TTT
Retejohttp://www.anishgiri.eu
vdr

Giri estas kvarfoja nederlanda ĉampiono (2009, 2011, 2012 kaj 2015) kaj gajnis la Corus Chess B-grupo en 2010. Li reprezentis Nederlandon ĉe kvin ŝakolimpikoj (2010, 2012, 2014, 2016 kaj 2018). Li ankaŭ venkis ĉe la turniro Reggio Emilia de 2012, Reykjavik Open 2017, kunvenkis en London Chess Classic 2015 kaj Wijk aan Zee 2018. En majo 2020 Giri estas rangita kiel numero 1 en Nederlando kaj 9 en la mondo per FIDE-Elo-nombro inter 2768.

Giri flue parolas la rusan, anglan kaj nederlandan kaj iom parolas la japanan, nepalan kaj germanan lingvojn.

Ŝakolimpikoj

Giri reprezentis Nederlandon en kvin ŝakolimpikoj, li gajnis 3 individuajn bronzajn medalojn kaj akumulas 28,5 poentojn en 40 ludoj (+19-2=19).[1]

ŜakolimpikoTabuloIndividua rezultoTeama rezulto
Ĥanti-Mansijsko 201048/11 (Bronzo)15a
Istanbulo 201214/76a
Tromsø 201418/11 (Bronzo)12a
Bakuo 201617/1136a
Batumi 201818,5/11 (Bronzo)40a

Referencoj

Eksteraj ligiloj