Anna Maria Mozart

Anna Maria Walburga MOZART (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en St. Gilgen ĉe Wolfgangsee kaj mortis la 3-an de julio 1778 en Parizo) estis la patrino de Maria Anna Mozart kaj Wolfgang Amadeus Mozart.

Anna Maria Mozart
Persona informo
NaskonomoAnna Maria Walburga Pertl
Naskiĝo25-an de decembro 1720 (1720-12-25)
en Sankt Gilgen
Morto3-an de julio 1778 (1778-07-03) (57-jaraĝa)
en Parizo
Lingvojgermana
Familio
PatroWolfgang Nicolaus Pertl
PatrinoEva Rosina Barbara Altmann
Edz(in)oLeopold Mozart
InfanojWolfgang Amadeus MozartMaria Anna Mozart
vdr

Ŝia patro, Wolfgang Nikolaus Pertl (1667-1724), devenis de kampara familio, sed li studis jursciencon en Salcburgo. Krome li ŝatis instrui kantarton. La patrino Eva Rosine estis filinode la preĝeja muzikisto Puxbaum.

Dum la jaro 1747 Anna Maria edziniĝis al la komponisto Leopold Mozart en la salcburga katedralo. Ili havis sep infanojn. Nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).

Anna Maria Mozart mortis en Parizo, kien ŝi akompanis Wolfgang Amadeus; la patro ne sukcesis atingi libertempon. La celo de la vojaĝo estis trovi dungon por la filo.

Eksteraj ligiloj