Antal Beke

BEKE Antal estis hungara historiisto, kanoniko naskita la 19-an de januaro 1838 en Barót kaj mortinta la 9-an de majo 1913 en Gyulafehérvár,

Antal Beke
Persona informo
Naskiĝo19-an de januaro 1838 (1838-01-19)
en Baraolt
Morto9-an de majo 1913 (1913-05-09) (75-jaraĝa)
en Alba Iulia
ŜtatanecoHungario
Okupo
Okupohistoriisto • katolika sacerdoto
vdr

Biografio

Antal Beke pristudis teologion kaj filozofion en Vieno, oni konsakris lin pastro en 1860. Li estis helppastro, poste inspektisto de pastroedukejo, respektive ĝia guvernanto, gvidanto de Biblioteko Batthyaneum. Ekde la 1-a de majo 1872 li estis kanoniko, notario kaj asesoro de episkopa sanktjuĝejo de Transsilvanujo.

Verkoj pli gravaj

  • Rákóczy György és a porta (Bp., 1888);
  • Az erdélyi káptalan levéltára Gyulafehérvárt (Bp., 1896);
  • A kolozsmonostori konvent levéltára (Bp., 1897).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]