Antal Zichy

Antal ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Antal estis hungara politikisto, fakverkisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1866). Lia frato estis pentristo Mihály Zichy.

Antal Zichy
Persona informo
Naskiĝo7-an de novembro 1823 (1823-11-07)
en Zala
Morto19-an de majo 1898 (1898-05-19) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoHungario vd
PartioPeace Party • Address Party • Deák Party • Liberal Party vd
Familio
GefratojMihály Zichy vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Aktiva enBudapeŝto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Antal Zichy

Antal Zichy naskiĝis la 7-an de novembro 1823 en Zala (vilaĝo). Li mortis la 19-an de majo 1898 en Budapeŝto.

Biografio

Antal Zichy frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), universitaton en Pest (urbo). Li frue interesiĝis pri la politiko. Li estis elektita unue en 1847 parlamenta deputito. Tiutempe li interesiĝis ankaŭ pri literaturo, li verkis kelkajn poemojn kaj artikolojn. Ili aperis en Életképek kaj Honderű. En 1861 li denove estis parlamentano, poste ekde 1865.

Verkaro (elekto)

  • diversaj parlamentaj paroladoj
  • Anglia története a forradalomig (Historio de Anglio ĝis la revolucio) 1866
  • Az angol forradalom története (Historio de la angla revolucio) 1867
  • A tanítókról (Pri la instruistoj) 1875 - studo
  • Zichy Antal elbeszélései (Noveloj de Antal Zichy) 1877
  • Gr. Széchenyi I. életrajza (Biografio de grafo István Széchenyi) 1896

Fontoj