Antisepso

Antisepso (el la greka ἀντί anti, "kontraŭ"[1] kaj σηπτικός sēptikos, "putriga"[2] estas kontraŭmikrobaj substancoj kiuj estas surŝmiritaj al vivanta histohaŭto por redukti la eblecon de infekto, sepso, aŭ putrado. Antisepsaĵoj estas ĝenerale distingitaj de kontraŭbakteriaj substancoj kiuj kapablas transportiĝi tra la limfosistemo por detrui bakteriojn ene de la korpo, kaj de desinfektaĵoj, kiuj detruas unuĉelulojn trovitajn sur nevivaj objektoj.

Boteleto de etanolo (95%) – nome tre konata antisepsaĵo.

Desinfektaĵoj ne mortigas bakteriojn ekzemple sur kirurgiaj instrumentoj; senĝermiga procezo estas postulata por tio. Eĉ steriligo eble ne detruas prionojn. Kelkaj antisepsaĵoj estas veraj seninfektigiloj, kapablaj je detruado de mikroboj, dum aliaj nur malhelpas aŭ evitas ilian kreskon. Kontraŭbakteriaĵoj estas antisepsaĵoj kiuj havas la elprovitan kapablon agi kontraŭ bakterioj. Mikrobmortigiloj kiuj detruas virusojn estas nomitaj virusmortigiloj kaj kontraŭvirusiloj.

Antisepsiloj

Strukturo de povidona-joda komplekso, la plej ofta antisepsilo uzata nuntempe.

Antisepsilo estas malinfektaĵo por surkorpa uzado. Ĝi estas substanco kiu mortigas aŭ preventas la kreskon de la bakterioj, fungoj kaj virusoj (mikro-organismoj) sur la eksteraj surfacoj de la korpo. Antisepsilo diferencas de antibiotiko, kiu agas nur kontraŭ la bakterioj kaj estas administrata pere de injektaĵo aŭ pere de la buŝo[3], kaj de la "bakteriofagoj" kiuj estas produktoj kiuj enhavas virusojn portantaj bakteriojn.

Antisepsaj produktoj

Ekzistas pluraj klasoj de antisepsaj produktoj, determinitaj laŭ ilia kemia strukturo kaj ilia efikeco. Inter la ĉefaj antisepiloj interalie natria hipokloritoo) kaj etanolo farita surbaze de alkoholo[4].

La malpli gravaj antisepsaj produktoj konsistas el kolorigiloj kiel la eozino, la solvaĵo de Milian, la fluoreskeino aŭ la metilenbluo.

Noto kaj referencoj

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Antiseptique en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.


Vidu ankaŭ

Referencoj