Anton Nuck

Antonii Nuck HarderoviceniAntonius Nuckius (1650-1692) estis nederlanda anatomo, fiziologo, kuracisto, profesoro pri anatomio en la Kolegio pri Anatomio kaj Kirurgio (Collegium anatomicum chirurgicum) de Hago, kaj profesoro pri anatomio kaj medicino en Lejdeno. Lia bonega reputacio kiel teoria profesoro kaj liaj praktikaj lecionoj pri anatomio alportis grandan renomon, kiu altiris al Lejdeno studentojn eĉ el tre malproksimaj regionoj.[1]

Antono Nukjo
(1650-1692)
Sialographia et ductuum aquosorum anatome nova, ..., 1723, Antono Nukjo
Sialographia et ductuum aquosorum anatome nova, ..., 1723, Antono Nukjo
Persona informo
Naskiĝo2-a de decembro1650
en Harderwijk,  Nederlando
Morto5-a de aŭgusto 1692
en Lejdeno,  Nederlando
Lingvojnederlanda vd
ŜtatanecoNederlando vd
Alma materUniversitato de Harderwijk, Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupokuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampoanatomio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li enmatrikuliĝis en la 9-a de septembro 1669 en la Universitato de Harderwijk kiel studento pri filozofio kaj probable konkludis siajn studojn ĉe Nicolaus Hoboken (1632–1678), en 1672. En la 11-a de novembro 1673 li translokiĝis al la Universitato de Lejdeno, kie Charles Drelincourt, la Juna (1633-1697) kaj Lucas Schacht (1634-1689) estis liaj profesoroj. Nukjo distingiĝis pro sia tezo pri doktoriĝo kies temo estis "De Diabete".

Post la morto de sia amiko Johan Stalpart van der Weil (1639-1683), kiu estis profesoro pri anatomio en la Theatrum anatomicum (Anatomia teatro) de Hago, li translokiĝis al Delft. En la 16-a de aŭgusto 1687, li estis nomumita sukcedanto de Drelincourt kiel profesoro pri anatomio kaj medicino en la Universitato de Lejdeno, kies posteno li oficis en la 14-a de oktobro de la sama jaro. Nukjo ankaŭ elektiĝis kiel prezidanto de la Kolegio pri Anatomio kaj kirurgio en Lejdeno kie li disvolvis novajn kirurgiajn teknikojn kaj medicinajn instrumentojn.[2]

Selektita Verkaro

Literaturo

Vidu ankaŭ


Referencoj