Arŝino
Rusa mezurunuo de longo
La arŝino[1] (turke arşin, ruse аршин, ukraine аршин) estas malnova turka kaj rusa mezurunuo de longo.
Difino
La arŝino de la Rusia Imperio estis 0,711167 metro; ĝi estas triono de saĵeno kaj 1500-ono de versto.
La arŝino de la Otomana Imperio estis 0,75774 metro.
Historio
La nomo de la mezurunuo arŝino devenas de la persa: la antikva persa mezurunuo 𐎠𐎼𐏁𐎴𐎡 (arašni) respondas al la ulno. Poste tiu mezurunuo uziĝis en la Otomana Imperio, kiel arşin (آرشون laŭ la tiama arabalfabeta ortografio), kaj ankaŭ en la Rusa Imperio.
En Rusio, la arŝino estis uzata ĝis 1918,[2] kiam la Sovetia registaro abolis la tradician sistemon de mezurunuoj kaj devigis la uzon de la Internacia Sistemo de Unuoj.
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub