Atapuerca (Burgos)

Atapuerca [ataPŬERka] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. Ĝi havigis la nomon por la montaro Atapuerca kaj por la Arkeologia kuŝejo de Atapuerca.

Atapuerca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo09199
Demografio
Loĝantaro180  (2023) [+]
Loĝdenso7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 31′ U (mapo)42.376666666667-3.509166666666742° 23′ N, 3° 31′ U (mapo) [+]
Alto953 m [+]
Areo25 km² (2 500 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Atapuerca (Provinco Burgoso)
Atapuerca (Provinco Burgoso)
DEC
Atapuerca
Atapuerca
Situo de Atapuerca
Atapuerca (Hispanio)
Atapuerca (Hispanio)
DEC
Atapuerca
Atapuerca
Situo de Atapuerca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Atapuerca [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Kie estas Atapuerca.
Arkeologia kuŝejo de Atapuerca.
Bildo de la Atapŭerka Montaro, julie 2006.

Ĝia municipa teritorio, formata de loĝlokoj Atapuerca kaj Olmos de Atapuerca, okupas totalan areon de 24,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 182 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la paleontologia kuŝejo.

Ĝi distas 20 km de Burgoso, oriente de la provinca ĉefurbo, kaj sudoriente de Quintanapalla, kaj estas ĉe la montaro Atapuerca.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 1054 okazis proksime de la loĝloko la batalo de Atapuerca inter kastilianoj kaj navaranoj, en kiu mortis García Sánchez la 3-a de Pamplono, «el de Nájera», reĝo de Pamplono (ĉ. 1012 - 1054).

En tiu municipo kaj en tiu de Ibeas de Juarros estas la Arkeologia kuŝejo de Atapuerca kie oni elfosis esceptaj arkeologiaj kaj paleontologiaj trovitaĵoj. Ĝi estis deklarita Naturinteresa Loko, Havaĵo de Kultura Intereso kaj Monda heredaĵo de Unesko (tio lasta inkludante infrastrukturojn de esplorado kaj disvastigado ĉirkaŭ la kuŝejoj integritaj en la sistemo «Atapuerca, cultura de la humanidad», kiel la Fondaĵo Atapuerca kaj la Muzeo de Homa Evoluo).

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj intereso por la Arkeologia kuŝejo de Atapuerca. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ

Notoj