Attilio Clavenna

Attilio CLAVENNA [klavena] (naskiĝis la 22-an de junio 1881 en Milano, mortis en 1951 en Milano) estis itala industriisto kaj librotenisto, kaj pioniro de Esperanto en Italio.

Li estis esperantisto de 1911, sub gvido de Alfredo Stromboli. De tiam, li iĝis fervora propagandisto; li estis fondinto kaj prezidanto de la Esperanto-Grupo Società Esperantista Sampierdarenese, en Sampierdarena (hodiaŭ parto de Ĝenovo). Dum la unua mondmilito li estis estrarano de la landa asocio Itala Esperantista Federacio (IEF), kun kiu li kunlaboris ĉefe en la jarduo 1919-1920; en 1948 li iĝis ties prezidanto. Li estris diversajn kursojn kaj estis membro de la Itala Katedro de Esperanto (IKE).

Dum sia vivo, li loĝis en Patagonio kun sia patro kaj studis en Bonaero antaŭ ol reveni al Italio.

Li partoprenis plurajn internaciajn kongresojn.

Nekrologon oni publikigis en la itala revuo l'esperanto, numero 28 (1951), paĝoj 21-22.

Literaturo

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
  • 1951: Nekrologo en "L'Esperanto" 1951, n-ro 28, p. 21-22