Auguste de Villiers de L'Isle-Adam

franca verlisto

Auguste de Villiers de L'Isle-Adam (naskiĝinta la 7-an de novembro 1840 en Saint-Brieuc, mortinta la 18-an de aŭgusto 1889 en Parizo) estis franca verkisto.

Auguste de Villiers de L'Isle-Adam
Persona informo
Auguste de Villiers de L'Isle-Adam
Naskiĝo7-an de novembro 1838 (1838-11-07)
en Saint-Brieuc
Morto19-an de aŭgusto 1889 (1889-08-19) (50-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perstomaka kancero vd
TomboTombejo Père-Lachaise vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Subskribo Auguste de Villiers de L'Isle-Adam
Profesio
Okupodramaturgo • poeto • verkistofilozofo • sciencfikcia verkisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Originante de malnova sed malriĉiĝinta nobelaro li setlis en Parizo. Unue li ne konatiĝis nek per Premières Poésies (1858) nek per siaj dramoj. Nur la unuaktaĵo La Révolte (1870) atentigis la legantaron kaj reprenitis poste ĉe Odéon. Ĉe konkurso lia dramo Le Nouveau Monde (1880) gajnis la unuan premion, tamen estis ĝia efekto surceneje malgranda.

La plej bonon li faris per siaj poeziaj-fantastikaj rakontoj, kie la brileco de stilo vere aperis: Les Contes cruels (1883), Akédysséril (1885), Histoires insolites (1888). La estonteco-romano L'Eve future (1886) aparte laŭdatis de liaj adeptoj fanatikaj sed restis al aliaj nekonata. La samo estis ĉe la satiro akra kaj kontraŭfiliŝta Tribulat Bonhomet (1887). Kelke da sukceso trovis ĉe "Theâtre Libre" la paradoksa unuaktaĵo L'Evasion (1887).

Li mortis, estante familiestro, en la publika pariza hospitalo. Postmorte liaj plej bonaj rakontoj kolektitis kune sub la titolo Histoires souveraines (Bruselo 1899).

Vidu ankaŭ

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 171, kio legeblas tie ĉi.