Bandcamp

usona kompanio

Bandcamp estas usona firmao kiu malfermis retan muzikbutikon kaj artistan platformon kiu akcelas sendependajn artistojn. En 2013 apo estis aldonita al la muzikdistribuejo.

Bandcamp
reta muzika butiko • cifereca distribua platformo • music streaming service vd
Dum2007 - nekonata/nuntempe
SidejoOakland
LandoUsono
Posedata deSongtradr vd
TTTOficiala retejo
vdr

Bandcamp estis akirita de kompanio Epic Games la 2-an de marto 2022 por nekonita sumo. Ĝi daŭre funkcios kiel sendependa firmao sub Epic [1][2].

Funkciado

Artistoj povas krei profilpaĝon kie ili povas senpage alŝuti kaj kunhavigi sian kreitan muzikon. La kantoj povas esti aŭskultataj senpage, sed uzantoj ankaŭ povas aĉeti albumon aŭ kanton. La firmao prenas 15% de la profito sur la vendoj.

Aĉetante muzikon, la uzanto povas elekti el inter diversaj dosierformatoj kiel MP3, FLAC, AAC, Ogg Vorbis, WAV aŭ ALAC.

Artistoj

Ĉefe sendependaj artistoj.

Esperanto

Inter la aliĝintaj bandoj troviĝas ankaŭ ekzemple Vespero, bando el Rusio kiu ofertas albumon kun nomo en Esperanto (Sonĝo), la bandon Samadhi kun la albumo 'Mondovojaĝo', sed ankaŭ pli fruaj famaj Esperanto-artistoj kiel Max Roy Carrouges kun la albumo 'Esperanto kaj Libereco'.

Referencoj

Eksteraj ligiloj