Bataliono

En armeo, bataliono estas parto de (infanteria) regimento, konsistanta el almenaŭ du rotoj. Tankbataliono konsistas el skadroj.

Etimologio

La termino venas de la itala vorto battagliabatalo”, al tio aldoniĝis la silabo -on- kiu, simile kiel en Esperanto, ĉi tie havas la signifon “parto de”: bataliono do laŭvorte estas “certa parto de [armeo dum] batalo”.