Benazir Bhutto

Pakistana ĉefministro

Benazir BHUTTO (Urdua: بینظیر بھٹو, IPA: [bɛnɜziɽ botɔ]) (21-a de junio 1953 en Karaĉio27-a de decembro 2007 en Rawalpindi) estis pakistana politikisto. Ŝi fariĝis la unua virino, kiu gvidis postkolonian islaman ŝtaton. Benazir estis dufoje elektita Ĉefministro de Pakistano. Ŝi estis unuafoje en 1988, sed devis demisii post 20 monatoj laŭ ordono de tiama prezidanto Ghulam Ishaq Khan surbaze de asertita korupto. Bhutto estis reelektita en 1993, sed estis denove forigita de Prezidanto Farooq Leghari en 1996, laŭ similaj akuzoj.

Benazir Bhutto
Persona informo
بینَظِیر بُھٹّو
بينظير ڀُٽو‎
Naskiĝo21-an de junio 1953
en Pakistano Karaĉio, Sindh, Pakistano
Morto27-an de decembro 2007
en Pakistano Rawalpindi, Punjab, Pakistano
Mortis prohommortigo vd
Mortis perterorisma atako vd
TomboMausoleum of Zulfikar Ali Bhutto vd
ReligioMuslimo - Ŝijaismo
Lingvojurduoangla vd
ŜtatanecoPakistano vd
Alma materLady Margaret Hall, Oxford, Radcliffe College, Harvard University
PartioPakistana Popola Partio
Subskribo Benazir Bhutto
Familio
DinastioBhutto family vd
PatroZulfikar Ali Bhutto vd
PatrinoNusrat Bhutto vd
GefratojSanam Bhutto • Shahnawaz Bhutto • Murtaza Bhutto vd
Edz(in)oAsif Ali Zardari
InfanojBilawal, Bakhtwar kaj Aseefa
Profesio
Okupopolitikisto vd
En TTTbenazirbhutto.org
12-a kaj 18-a Ĉefministro de Pakistano
Dum19-a de oktobro 19935-a de novembro 1996
PrezidentoWasim Sajjad
Farooq Leghari
AntaŭuloMoeen Qureshi
SekvantoMalik Meraj Khalid
Dum2-a de decembro 19886-a de aŭgusto 1990
PrezidentoGhulam Ishaq Khan
AntaŭuloMuhammad Khan Junejo
SekvantoGhulam Mustafa Jatoi
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Benazir Bhutto loĝis en ekzilo en Dubajo ekde 1998, ĝis ŝi revenis al Pakistano la 18-an de oktobro 2007 post kiam ŝi intertraktis akordon kun generalo Pervez Musharraf, en kiu amnestio estis donita al ŝi – krom aliaj aferoj – kaj ĉiuj akuzoj pri korupto retiritaj. Ŝi estis la plejaĝa infano de eks-ĉefministro Zulfikar Ali Bhutto kaj Begum ("Sinjorino") Nusrat Bhutto, pakistanino de kurda deveno.

Benazir studis filozofion, politikon kaj ekonomikon ĉe la Universitato de Oxford, Britio kaj havis diplomon de la Universitato Harvard en Usono.

Dum antaŭ-balota mitingo la 27-an de decembro Bhutto estis murdita per pafo en la kapon. La atencinto ĉi-sekve mortigis sin mem per eksplodo, mortigante plurajn pliajn homojn.

Politikoj por virinoj

Dum balot-kampanjoj la registaro de Bhutto eldiris sian zorgon pri virinaj sociaj kaj sanecaj aferoj, interalie la demando pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Bhutto anoncis, ke ŝi intencas establi virinajn policejojn, tribunalojn, kaj porvirinajn bankojn. Malgraŭ ĉi-tiuj promesoj Bhutto ne faris leĝon por plibonigi bonfarajn servojn por virinoj. Dum siaj elektokampanjoj Bhutto promesis nuligi polemikajn leĝojn, sed ŝia partio neniam plenumis ĉi-tiujn promesojn dum ŝi estis ĉefministro, pro grandega premo de la kontraŭstaro.

Politiko pri Talebanoj

La talebanoj prenis la povon en Kabulo en septembro 1996. Estis dum Bhutto-a regado, ke la Talebanoj akiris eminentecon en Afganio. Ŝi pensis tiam, ke la talebanoj povus stabiligi Afganion kaj ebligi, ke la lando integriĝu al komerco de la centraj aziaj respublikoj. Ŝia registaro provizis militistan kaj financan subtenon por la talebanoj, eĉ sendante tre malgrandan unuon de la Pakistana armeo en Afganion.Lastatempe, ŝi alprenis kontraŭtalebanan sintenon kaj kondamnis teroristajn agojn far la talebanoj kaj iliaj subtenantoj.

Fino de Benazir Bhutto

En la lastaj jardekoj Pakistano suferis gravajn problemojn, ĉar okazis kelkaj militistaj puĉoj kaj mortigoj de politikistoj. Lastatempe, nome en oktobro de 1999 la generalo Pervez Muŝaraf per puĉo forigis la registaron de Naŭaz Ŝarif, en junio 2001 tiu generalo nomis sin prezidento, en aprilo 2002 li venkis ĉe fraŭda referendumo, en la jaro 2004 li ricevis la apogon de Usono kiel pago al la lukto kontraŭ supozataj aliancanoj de Al-Kaida, en oktobro 2007 li venkis en fraŭda balotado, sekvis tumultoj kaj la 27-an de decembro 2007 estis mortigita Benazir Bhutto, ĉefa kandidato de la opozicio.