Benjamin Disraeli

Benjamin DISRAELI, 1st Earl of Beaconsfield (21-a de decembro 180419-a de aprilo 1881) origine juda, estis angla konservativa politikisto, ŝtatisto kaj verkisto. Li estis ekde 1837 parlamentano, baldaŭ gvidanto de la torioj (tory), la konservativuloj. Li havis gravan rolon ekde la 1940-aj jaroj pri elformo de la Konservativa Partio, kiu iĝis per sia gvidado reprezentanto de la grandkapitalistoj (ĉefe financoligarĥio). Li estis financa ministro (1852, 1858-59, 1866-67) en registaro de Lord Derby. Li estis ĉefministro en 1868 kaj 1874-80 kaj efektivigis agresivan koloniigan politikon. Li aĉetis per Rothschild-bankaro la akciojn de la Sueza kanalo (pli frue ol la leĝo estis akceptita) kaj tiel bazis okupon de Egiptio.

Benjamin Disraeli
Persona informo
Benjamin Disraeli
Naskiĝo21-an de decembro 1804 (1804-12-21)
en Londono
Morto19-an de aprilo 1881 (1881-04-19) (76-jaraĝa)
en Curzon Street, Londono,  Brita imperio
TomboSt Michael and All Angels Churchyard vd
ReligioAnglikanismojudismokristanismo vd
EtnoSefardoj vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma materSt Piran's School vd
PartioKonservativa Partio vd
Subskribo Benjamin Disraeli
Familio
PatroIsaac D'Israeli vd
PatrinoMary Basevi vd
Edz(in)oMary Anne Disraeli vd
ParencojBenjamin D'Israeli vd
Profesio
Okupopolitikisto • romanisto • verkisto • biografo • ministro pri financo vd
Laborkampoliterary activity • politika agado vd
Aktiva enLondono vd
Verkado
VerkojLetters: 1852-1856 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Benjamin Disraeli
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.

Li apogis Turkion kontraŭ Rusio, kiu estis konkuranto de Britio kelkloke en Azio. Li havis gravan rolon en tio, ke post la rusa-turka milito de 1870-71, Rusio devis modifi la packontrakton de San Stefano dum la Berlina kongreso.

Li deklaris en 1877 aligon de la bura Transvaala respubliko. Li komencis en 1878 la anglan-afganan militon.

En siaj verkoj distingis li la aristokration kiel gvidantan forton de la socio.

Popularan biografion de Disraeli verkis franca aŭtoro André Maurois.

Verkoj

  • Vivian Grey (1826-1827)
  • Coninsby (1844)
  • Sybil (1845)
  • Tancred (1847)
  • Lothair (1870)
  • Endymion (1880)