Bertilo Wennergren

sveda gramatikisto kaj tamburisto

Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.

Bertilo WENNERGREN
Bertilow
sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto
Persona informo
Naskiĝo4-a de oktobro 1956
en Svedujo
LingvojEsperantosvedagermanaangla
LoĝlokoSchossin
NaciecoSvedo
ŜtatanecoSvedio
Familio
Edz(in)oBirke Dockhorn
Okupo
Okupolingvistoesperantistomuzikistoesperantologo • drumisto
VerkojPlena Manlibro de Esperanta Gramatiko
TTT
Retejohttps://bertilow.com/
http://bertilow.com/
Esperanto
Verkis en EsperantoPlena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Akademianoekde 2001
Bertilo WENNERGREN
ĜenrojRokmuziko
Profesiodrumisto
Aktivaj jarojekde 1986
EldonintoVinilkosmo
Parencaj
temoj
Persone
Retejobertilow.com
vdr

Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015[1].

Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Surbaze de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, li publikigis diversajn eldonojn de Detala Gramatiko de Esperanto.[2]

Antaŭ la jaro 2009 Wennergren iom kontribuis ankaŭ al Vikipedio. En sia adiaŭa deklaro al la Esperanta Vikipedio en Julio de 2009 li forte kritikis ĝian kvaliton[3][4].

Muziko

Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono.

Honorigoj

La 19-an de decembro 2006 li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la PMEG. Proksimume en 2014 Wennergren estis honorigita de UEA kiel "elstara aganto".

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Trovu « Bertilo Wennergren » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»