Bielsko-Biała

urbo en nuntempa Pollando

Bielsko-Biała (germane Bielitz-Biala, ĉeĥe Bílsko-Bělá) estas urbo en la nuna Silezia Provinco de Pollando ĉirkaŭ 60 km sude de Katowice ĉe la rivero Biała. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Bielsko-Biała kaj estas la administra centro de distrikto Bielsko (Silezio). La urbo estas tradicia centro de la mindustrio.

Bielsko-Biała
germane: Bielitz-Biala, ĉeĥe Bílsko-Bělá

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Fotomontaĵo
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • turisma celloko
Bielsko-Biała (Pollando)
Bielsko-Biała (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoBielska-Białej
ProvincoSilezia Provinco
Distrikto-rajtaJes
Distriktodistrikto Bielsko (Silezio)
Komunumokomunumo Bielsko-Biała
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Urborajtoj1312 aŭ la dua duono de la 13-a jarcento (Bielsko)
1723 (Biała)
Koordinatoj, 19° 3′ O (mapo)49.822519.04444444444449° 49′ N, 19° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo262 ... 1117 m
Areo124,93 km²
Loĝantaro175677 (en 2008)
Loĝdenso1 415 loĝ./km²
Poŝtkodo43-300 ... 43-382
Telefona antaŭkodo33
AŭtokodoSB
TERYT246101 1
EstroJacek Krywult
Titolo de estroPrezidanto
Adreso de estraroplac Ratuszowy 1
Retpoŝto de estraroprezydent@um.bielsko.pl
bpm@um.bielsko.pl
Poŝtkodo de estraro43-300
Telefono de estraro(33) 497-14-97
Fakso de estraro(33) 497-17-86,
497-17-87
Poŝto de estraroum@um.bielsko.pl
Ĝemelaj urboj(Israelo) Akko
(Rumanio) Baia Mare
(Francio) Besançon
(Ukrainio) Bierdiańsk
(Ĉeĥio) Frydek-Mistek
(Usono) Grand Rapids
(Unuiĝinta Reĝlando) Kirklees
(Serbio) Kragujevac
(Germanio) Lilienthal
(Italio) Monreale
(Pollando) Olsztyn
(Ĉilio) Rancagua
(Ĉinio) Ŝiĝjaĝŭango
(Nederlando) Stadskanaal
(Hungario) Szolnok
(Belgio) Tienen (Belgio)
(Ĉeĥio) Třinec
(Pollando) Ustka
(Germanio) Wolfsburg
(Slovakio) Žilina
Komunuma retejohttp://www.um.bielsko.pl
http://www.bielsko-biala.pl
Domajnobielsko.pl
vdr

Konindaj personoj

Historio

Urbodomo
Kastelo

Bielsko fondiĝis en la 13-a jarcento de germanaj almigrintoj. Origine ĝi apartenis al la historia regiono Silezio kaj estis konata sub la germana nomo Bielitz. La rivero Biała funkciis ekde 1457 kiel ŝtatlima rivero de Pollando. La pli nova loĝloko je la alia rivo en 1723 ricevis urbajn rajtojn. En 1772 Biała iĝis parto de la aŭstra Galicio. Pro la forfalo de la landlimo la du partoj unuiĝis en unu urbon. En 1815 Bielitz kaj Biała komune post la urbo Opava estis la dua plej granda urbo de Supra Silezio.

En 1918 Bielitz/Bielsko kaj Biała denove ambaŭ apartenis al la nove formita Pollando. Bielsko estis en la tiama Pollando la sola urbo en kiu loĝas majoritato de germanoj. Dum la dua modmilito la 13-an de novembro 1939 Gestapo pafmortigis en la urbo 5 polojn. En 1941 nazioj unuigis ambaŭ urbopartojn unuafoje, kion oni nuligis en 1945. Kiel en aliaj partoj de Silezio, inter la jaroj 1945 kaj 1947 oni forpelis ĉiujn germanajn loĝantojn. En 1951 Bielsko-Biała jam denove kunfandiĝis en unu urbon, kie intertempe loĝas nur poloj.

Esperanto en Bielitz/Bielsko t.e. ĝis la jaro 1918

Esperanto-kurso komenciĝis en 1913 kun ĉirkaŭ 100 lernantoj; instruisto estis d-ro Bock. En la loka germana gazeto aperis, tradukita de d-ino Haas, la artikolo „Surdmutaj blinduloj”, kiun Jean Borel publikigis en Germana Esperantisto.

Bielsko-Biała kaj Esperanto

La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando, dum kongreso en Bielsko Pollando en la jaro 1924, akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento t.e. Sejmo, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendas al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokas eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj. Kurso de 25 partoprenantoj komenciĝis en Bielsko.

En la urbo loĝas i.a. familio Handzlik. Ili tie havas interalie eldonejon de Esperanto-libroj Kleks.En la urbo agadas loka Filio de Pola Esperanto-Asocio. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine La Esperanto Klubo ĉiujare la lastan dimanĉon de aūgusto aranĝas pilgrimon tra la Beskida Montaro al Szczyrk-Górka. Esperanto-Renkontiĝo sur monto Granda Ĉantorio okazas ĉiun trian dimanĉon de junio.

De la 2011-a jaro tre aktivas en Bielsko-Biała s-anino Elizabeta Harężlak kiu estas anino de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj anino de la Revizia Komisiono de EDE-Pollando.[1]

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj