Binoklo
Binoklo estas optika aparato, uzata por la observadode malproksimaj objektoj. Ĝi konsistas el du paralelaj lornoj permesantajobservi per ambaŭ okuloj, tio, kiu permesas konservi iamezure lastereoskopan vidon.
Male al la astronoma lorno, la binoklo, uzita por rigardi "ne-ĉielajn" objektojn, devas doni rektan bildon (kun supre supren).
Tipoj de binokloj
- Teatra binoklo ornamita de perlamoto
- Binoklo kun prismoj de Porro
- Interna vido de binoklo kun prismoj de Porro
- Binoklo kun prismoj de Abbe-Köning
- Schmidt-Pechan prismoj-Binoklo
La lorno duope uzata por konsistigi binoklon estas:
- Aŭ la Lorno de Galileo: la objektivo estas kuniga (kolekta) lenso kaj okulario estas disiga (malkolekta) lenso. Tiu lorno donas rektan bildon, sed havas malfortan pligrandigon. Per du tiaj lornoj oni faras malgrandajn binoklojn, tiel dirataj teatraj binokloj.
- Aŭ la Lorno de Kepler: ambaŭ objektivo kaj okulario estas kunigaj lensoj. Tiu lorno donas malrektan bildon (supre malsupren). Oni rektigas la bildon per sistemo de reflektaj prismoj.
- Diversaj sistemoj de prismoj ekzistas: duobla prismo de Porro, prismo kaj kvinprismo de Schmidt-Pechan aŭ tegmentforma prismo de Abbe-Köning. Tiatipa binoklo estas foje nomata prisma binoklo.
- La prismo de Porro donas al lorno ĝian "discentran" aspekton. Tiu discentreco estas oportuna, ĉar ĝi malproksimigas la optikajn aksojn de la du lornoj kaj plifortigas la stereoskopan vidon.
- Duobla prismo de Porro
- Prismo kun kvinprismo de Schmidt-Pechan
- Tegmentforma prismo de Abbe-Köning
Eksteraj ligiloj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub