Bloomsbury

Bloomsbury estas distrikto de West End de Londono,[1][2] fama kiel moda loĝeja areo kaj kiel hejmo de nombraj prestiĝaj kulturaj, intelektaj, kaj edukaj institucioj.[3] Ĝi limas kun Fitzrovia okcidente, Covent Garden sude, Regent's Park kaj St Pancras, norde kaj Clerkenwell oriente.

Bloomsbury
kvartalo de Londono
Administrado
Ŝtato Britio
Lando Anglio
RegionoGranda Londono
Demografio
Geografio
Geografia situo, 0° 8′ U (mapo)51.5201-0.1287997222222351° 31′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Bloomsbury (Granda Londono)
Bloomsbury (Granda Londono)
DEC
Bloomsbury
Bloomsbury
Situo de Bloomsbury en Londono
Bloomsbury (Britio)
Bloomsbury (Britio)
DEC
Bloomsbury
Bloomsbury
Situo de Bloomsbury en Britio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bloomsbury, London district [+]
vdr

Bloomsbury estas hejmo de la Brita Muzeo, nome plej granda muzeo en Unuiĝinta Reĝlando, kaj de nombraj edukaj institucioj, kiel la University College London, la Universitato de Londono, la New College of the Humanities, la University of Law, la Royal Academy of Dramatic Arts, kaj multaj aliaj. Bloomsbury estas intelekta kaj literatura kerno de Londono, kaj hejmo de tutmonde konata eldonejo Bloomsbury Publishing, publikiganto de la serio de Harry Potter, kaj nomigo de la Grupo Bloomsbury, nome grupo de famaj britaj intelektuloj, kiel verkistino Virginia Woolf kaj ekonomikisto John Maynard Keynes, inter aliaj.

Bloomsbury ekdisvolviĝis en la 17a jarcento sub regado de la Grafoj de Southampton,[4] sed estis ĉefe en la 19a jarcento, sub regado de la Duko de Bedford, kiam la distrikto estis planita kaj konstruita kiel riĉa loĝeja areo de Regenteca periodo fare de fama disvolvigisto James Burton.[5] La distrikto estas konata pro siaj nombraj ĝardenplacoj, kiel Bloomsbury Square, Russell Square kaj Tavistock Square, inter aliaj.[6]

Notoj