Bob Hope

Leslie Townes HOPE [LEZli taŭnz hoŭp] (naskiĝis la 29-an de majo 1903, mortis la 27-an de julio 2003), plejfoje konata kiel Bob HOPE), estis fama brit-usona humuristo kaj aktoro.

Bob Hope
Persona informo
Bob Hope
NaskonomoLeslie Townes Hope
Naskiĝo29-an de majo 1903 (1903-05-29)
en Eltham
Morto27-an de julio 2003 (2003-07-27) (100-jaraĝa)
en Toluca Lake
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpneŭmonito vd
TomboSan Fernando Mission Cemetery vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
PartioRespublikana Partio vd
Subskribo Bob Hope
Memorigilo Bob Hope
Familio
GefratojJack Hope vd
Edz(in)oDolores Hope vd
Infanoj4
Profesio
Okupokomikistokantistoverkistoscenaristo • televida aktoro • boksisto • radio-prezentisto • filmaktoro • televida prezentisto • teatra aktoro • voĉaktoro • dancistoaktoro vd
Aktiva dum1919–1997 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Bob Hope

Kiel knabo, Hope transiris de Britio al Usono en 1907. Dum la 1920-aj jaroj li ludis en vodevilecaj amuzaĵoj kaj poste steluliĝis radie kaj Broadway-e en la 1930-aj. Li aktoris en multe da filmoj dum la jardekoj sekvaj - la plej notindaj inkluzivas la Road-serion (de 1940 ĝis 1962) kun Bing Crosby kaj Dorothy Lamour, kaj la du Paleface filmojn (en 1948 kaj 1952), kun Jane Russell.

Hope uzis sprithavan kaj iomete timeman karakteron dum liaj amuzprestoj, kaj li estis populara kaj agnoskata tramonde. En 1997 li ricevis la Freedom Award (Liberecan Premion) de la Ronald Reagan Prezidanta Fondaĵo, je lia 94-a naskotag-festo. La premion ricevis Hope pro lia amuzado de usonaj soldatoj, dum ili turneis milite. La 17-an de majo 1998 li fariĝis honora brita kavaliro ĉe la brita ambasadorejo en Vaŝingtono. Li ricevis kvin honorajn Akademiajn Premiojn dum sia kariero.

Filmoj